Ĉina sendito vokas por starigo de komuna kaj kunlabora sekureco

(GMT+08:00) 2017-03-17 14:38:32     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina sendito ĵaŭde alvokis la internacian komunumon nutri novan vizion de sekureco kaj konstrui komunan kaj kunlaboran sekurecmedion por ĉiuj landoj.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la alvokon en debato de la Sekureca Konsilio pri ne-disvastigo. Liu diris, ke la demando de ne-disvastigo estas tre kompleksa, kaj ĝia komplekseco estas pliigita per serio da faktoroj, inkluzive de historiaj plendoj, regionaj konfliktoj, maltrankvilo pri sekureco kaj terorismo. Li opiniis, ke la fundamenta vojo por antaŭeniro estas forĵeti la pensmanieron de malvarma milito kaj formi sekurecan arkitekturon por ĉiuj kaj per ĉiuj surbaze de justeco kaj nutrado de la koncepto de komuna, ampleksa, kunlabora kaj daŭripova sekureco.

Liu alvokis ankaŭ por subteni la jurŝtatecon kaj firmigi la internacian ne-disvastigan reĝimon. Li diris, ke klopodoj devas esti faritaj por defendi la aŭtoritaton kaj efikecon de la internacia ne-disvastiga reĝimo, formuli kaj plibonigi rilatajn internaciajn normojn kaj efike malebligi al neŝtataj agantoj, precipe teroristoj akiri amasdetruajn armilojn kaj rilatajn materialojn kaj teknikojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin