Ĉinio kaj Saud-Arabio konsentis plifortigi strategian partnerecon

(GMT+08:00) 2017-03-17 14:49:22     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj vizitanta saud-arabia reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud konsentis, ke la du landoj plifortigu kunlaboron en ĉiuj kampoj kaj antaŭenigu sian ĉiuflankan strategian partnerecon.

En ilia interparolo ĵaŭde en Pekino, Xi memoris sian pasintjaran viziton al Saud-Arabio, dum kiu li akordiĝis kun reĝo Salman pri antaŭenigo de duflankaj rilatoj kaj fortigo de kunlaboro en internaciaj kaj regionaj aferoj. Xi diris, ke li ĝojas vidi, ke ilia konsento estis efektivigita de ambaŭ flankoj. Ĉinio subtenas Saŭd-Arabion iri sur la disvolva vojo taŭga al siaj naciaj kondiĉoj, konservi nacian suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn kaj ludi pli grandan rolon en regionaj kaj tutmondaj aferoj. Xi rimarkigis, ke Ĉinio estas fidinda kaj stabila merkato por la saud-arabia petrolo. Li alvokis por pli strikta kunlaboro en la kampoj, kiel ekzemple energio, komunikado, aviado, financo kaj investo, kulturo, edukado, publika sano, tekniko, turismo, amaskomunikiloj kaj sekureco. Li aldonis, ke Ĉinio kaj islamaj landoj respektas unu alian kaj starigis ekzemplon de harmonia kunekzisto inter civilizacioj.

Reĝo Salman esprimis persiston de Saud-Arabio en la politiko de unu Ĉinio kaj promesis cementi kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de komerco, investo, financo kaj energio por altigi ĉiuflankan strategian partnerecon inter la du landoj. Li diris, ke Saud-Arabio laŭdas la sintenon de Ĉinio ne interveni en internajn aferojn de aliaj landoj kaj solvi disputojn per dialogo kaj pacaj rimedoj. Li ankaŭ aprezis la rolon de Ĉinio en konservo de internaciaj paco kaj sekureco, kaj esprimis sian esperon, ke Ĉinio ludos pli grandan rolon en mezorientaj aferoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin