Novaĵoj (Marto 17)

(GMT+08:00) 2017-03-17 17:04:35     Redaktoro:Mirinda

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 17a de marto, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj Saud-Arabio konsentis plifortigi strategian partnerecon; usona registaro publikigis planon pri buĝeto. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj vizitanta saud-arabia reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud konsentis, ke la du landoj plifortigu kunlaboron en ĉiuj kampoj kaj antaŭenigu sian ĉiuflankan strategian partnerecon.

En ilia interparolo ĵaŭde en Pekino, Xi memoris sian pasintjaran viziton al Saud-Arabio, dum kiu li akordiĝis kun reĝo Salman pri antaŭenigo de duflankaj rilatoj kaj fortigo de kunlaboro en internaciaj kaj regionaj aferoj. Xi diris, ke li ĝojas vidi, ke ilia konsento estis efektivigita de ambaŭ flankoj. Ĉinio subtenas Saŭd-Arabion iri sur la disvolva vojo taŭga al siaj naciaj kondiĉoj, konservi nacian suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn kaj ludi pli grandan rolon en regionaj kaj tutmondaj aferoj. Xi rimarkigis, ke Ĉinio estas fidinda kaj stabila merkato por la saud-arabia petrolo. Li alvokis por pli strikta kunlaboro en la kampoj, kiel ekzemple energio, komunikado, aviado, financo kaj investo, kulturo, edukado, publika sano, tekniko, turismo, amaskomunikiloj kaj sekureco. Li aldonis, ke Ĉinio kaj islamaj landoj respektas unu alian kaj starigis ekzemplon de harmonia kunekzisto inter civilizacioj.

Reĝo Salman esprimis persiston de Saud-Arabio en la politiko de unu Ĉinio kaj promesis cementi kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de komerco, investo, financo kaj energio por altigi ĉiuflankan strategian partnerecon inter la du landoj. Li diris, ke Saud-Arabio laŭdas la sintenon de Ĉinio ne interveni en internajn aferojn de aliaj landoj kaj solvi disputojn per dialogo kaj pacaj rimedoj. Li ankaŭ aprezis la rolon de Ĉinio en konservo de internaciaj paco kaj sekureco, kaj esprimis sian esperon, ke Ĉinio ludos pli grandan rolon en mezorientaj aferoj.

Laŭ interkonsento, ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun germana ĉefministro Angela Merkel ĵaŭde.

Xi diris, ke ĉijare estas la 45a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio. En la pasintaj jaroj, duflankaj rilatoj disvolviĝis ĉiuflanke kaj profunde. La ĉina flanko volas antaŭenpuŝi la tutdimensian strategian partnerecon kun Germanio por pli granda disvolviĝo.

Merkel diris, ke la rilatoj inter la du landoj tendencas al bona disvolvado, kaj la germana flanko alte zorgas pri la grava prelego farita de Xi dum la monda ekonomia forumo en Davos, subtenas la iniciaton de la Zono kaj Vojo kaj dankas Ĉinion por la subteno al la hamburga pintkunveno de la Grupo 20.

Ĵaŭde en Manilo, la ĉefurbo de Filipinoj okazis la malferma ceremonio de la Jaro de Turisma Kunlaboro inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Ĉina vicĉefministro Wang Yang legis gratulan mesaĝon de ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj faris paroladon.

Wang diris, ke Ĉinio kaj la membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj estas amikaj najbaroj, kaj la du flankoj reciproke estas la plej grandaj eksterlandaj turismaj cellokoj kaj fontoj, kaj ĉiusemajne estas pli ol 2 700 flugoj inter Ĉinio kaj tiuj landoj. La Jaro de Turisma Kunlaboro estas grava frukto de la pasintjara kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj la Asocio.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde urĝis Japanion respekti la klopodojn de rilataj landoj, kiuj celas konservi pacon kaj stabilecon de la Suda Ĉina Maro, kaj ne krei malordon en la regiono.

En regula gazetara konferenco, proparolanto Hua Chunying estis petita komenti raportojn, ke la japana militŝipo lzumo iros al la Suda Ĉina Maro por ekzercado.

Hua diris, ke la demando de la Suda Ĉina Maro estis bonigita ekde la lasta jaro danke al la klopodoj de Ĉinio kaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, kaj kelkaj ne-regionaj landoj devas respekti rimedojn, prenitajn de regionaj landoj por konservo de paco kaj stabileco de la Suda Ĉina Maro. Hua diris, ke Japanio zorgis pri siaj propraj interesoj kaj ekscitis la problemon lastatempe, estigante malkontenton de la ĉina popolo. Ŝi diris, ke se la japana flanko ankoraŭ rifuzas konscii sian eraron kaj troigas regionan streĉitecon, Ĉinio sendube reagos al ajna ago, kiu malutilas al la suvereneco kaj sekureco de Ĉinio.

Ĉina sendito ĵaŭde alvokis la internacian komunumon nutri novan vizion de sekureco kaj konstrui komunan kaj kunlaboran sekurecmedion por ĉiuj landoj.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la alvokon en debato de la Sekureca Konsilio pri ne-disvastigo. Liu diris, ke la demando de ne-disvastigo estas tre kompleksa, kaj ĝia komplekseco estas pliigita per serio da faktoroj, inkluzive de historiaj plendoj, regionaj konfliktoj, maltrankvilo pri sekureco kaj terorismo. Li opiniis, ke la fundamenta vojo por antaŭeniro estas forĵeti la pensmanieron de malvarma milito kaj formi sekurecan arkitekturon por ĉiuj kaj per ĉiuj surbaze de justeco kaj nutrado de la koncepto de komuna, ampleksa, kunlabora kaj daŭripova sekureco.

Ĵaŭde la usona Blanka Domo publikigis raporton pri buĝeta plano de la federacia registaro por la financa jaro 2018, kiu proponis aldoni 54 miliardojn da usonaj dolaroj al la buĝeto por defendo, kaj samtempe redukti tiel multajn elspezojn de la Ŝtata Departemento, Mediprotekta Agentejo kaj Agrikultura Ministerio. La registaro esperas fortigi nacian sekurecon kaj malmolan potencon de Usono sen ekspansiigo de financa deficito.

Brita ĉefministro Theresa May ĵaŭde rifuzis la peton pri refoja referendumo pri sendependeco de Skotlando, kiun prezentis Nicola Sturgeon, la unua ministro de la skota registaro.

Sturgeon diris dum intervjuo kun amaskomunikiloj lunde en Edinburgo. Ŝi esperas, ke Skotlando refoje okazigos referendumon, ĉu ĝi serĉos sendependecon, en la periodo inter la aŭtuno de 2018 kaj la printempo de 2019. Ŝi aldonis, ke Skotlando estas ĉe tre grava vojkruciĝo, tial ĝi bezonas fari elekton, ĉu ĝi eliros el la Eŭropa Unio kune kun Britio aŭ serĉi restadon en la eŭropa komuna merkato kiel sendependa ŝtato.

Theresa May diris ĵaŭde dum televida intervjuo, ke refoja okazigo de referendumo pri skota sendependeco malfaciligos al Britio atingi favoran interkonsenton en la intertraktado pri la eliro el la EU. Ŝi aldonis, ke tio estas maljusta por la skota popolo, ĉar ili estas petitaj fari tiun ŝlosilan decidon, kiam ili ankoraŭ ne scias, kia partnereco estos konkludita kun la EU, aŭ kiun vojon elektos Skotlando post sia sendependiĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin