Sekureca Konsilio de UN alvokis antaŭenpuŝi konstruadon de Zono kaj Vojo

(GMT+08:00) 2017-03-18 15:35:20     Redaktoro:esperanto

Vendrede laŭ la loka tempo la Sekureca Konsilio de UN adoptis rezolucion n. 2344 rilate al afgana demando kun 15 pozitivaj voĉoj, por alvoki internacian socion koheri konmunan konsenton pri helpo al Afganio, fortigi regionan ekonomian kunlaboron per konstruado de Zono kaj Vojo, urĝi diversajn flankojn liveri sekurecan medion, fortigi kunigon de disvolvaj politikoj kaj strategioj, antaŭenpuŝi interligitecajn pragmatajn kunlaborojn por konstruado de Zono kaj Vojo. La rezolucio emfazis, ke oni devas antaŭenpuŝi regionan kunlaboron per la spirito de kunlaboro kaj reciprokprofito por efike urĝi sekurecon, stabilecon kaj disvolvon de Afganio kaj la regiono kaj konstrui komunan sorton de la homaro.

Post adopto de la rezolucio, Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la Unuiĝintaj Nacioj esprimis esperon de Ĉinio al mediatoj, ke la membroj devas obei postulon de la Sekureca Konsilio de UN, positive partopreni kaj antaŭenpuŝi konstruadon de Zono kaj Vojo kaj kune konstrui komunan sorton de la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin