Filipina prezidento renkontiĝis kun ĉina vicĉefministro

(GMT+08:00) 2017-03-18 17:40:14     Redaktoro:esperanto

Vendrede en urbo Davao Filipina prezidento Rodrigo Duterte renkontiĝis kun vizitanta ĉina vicĉefministro Wang Yang.

Duterte petis Wang Yang transdoni sian saluton al ĉina prezidanto Xi Jinping kaj la ĉina popolo. Duterte diris, ke la rilatoj inter Filipinoj kaj Ĉinio pli kaj pli striktigas. Li kontentas pri la nunaj rilatoj de la du landoj kaj esprimis dankon al Ĉinio pro ĝia subteno kaj helpo al Filipinoj. Filipinoj volas plivastigi pragmatajn kunlaborojn kun Ĉinio, konservi kaj profundigi la fortajn duflankajn rilatojn.

Wang unue transdonis sinceran saluton de ĉina prezidanto Xi Jinping al Duterte. Li diris, ke kunlabora estonteco de Ĉinio kaj Filipinoj estas vasta kaj havas fortan potencon. Lia vizito ĉefe celas rapidigi efektivigon de la komunaj konsentoj, atingitajn de la du ŝtatgvidantoj, kune grandigi reciprokajn profitojn kaj favorigi la du landojn kaj la du popolojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin