Usono konsideros pri ĉia ajn opcioj por igi Nord-Koreion rezigni nukleon

(GMT+08:00) 2017-03-18 18:18:22     Redaktoro:esperanto

Vendrede en Seulo vizitanta usona ŝtata sekretario Rex Tillerson diris, ke la strategia pacienco de usona politiko al Nord-Koreio jam iris en la fino kaj Usono konsideros pri ĉia ajn opcioj por igi Nord-Koreion rezigni nukleon.

Tiutage en Seulo ĉeestante la komunan gazetaran konferencon kun Yun Byung-se, sud-korea ministro pri eksterlandaj aferoj, Tillerson diris, ke Usono serĉos ĉian rimedon, inkluzive de diplomatio, sekureco, ekonomio kaj aliaj por igi Nord-Koreion rezigni nukleon. Li aldonis, ke Nord-Koreio devas rimarki, ke nur se ĝi rezignos nukleajn armilojn kaj balistikajn misilojn, ĝi alfrontos politiko-sekurecan kaj ekonomio-prosperan estontecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin