Potenciala kandiato de sud-korea prezidento alvokis nuligi lokadon de THAAD

(GMT+08:00) 2017-03-18 18:50:36     Redaktoro:esperanto

Vendrede Lee Jae-myung, estro de sud-korea urbo Seongnam alvokis nuligi lokadon de usona misilŝildo THAAD en Sud-Koreio. Li diris tion en la televida debato por konkurso de potencialaj kandidatoj de sud-korea prezidento, okazigita de la Partio Minjoo, la plej granda opozicia partio de Sud-Koreio.

Lee Jae-myung klare esprimis sian opinion en la debato, ke li oponas kontraŭ lokado de THAAD en Sud-Koreio. Li opinias, ke lokado de THAAD plimultigos krizon de milito, igos Sud-Koreion kiel batalan celon kaj igos Sud-Koreion alfronti sekurecan minacon. Li diris, ke Sud-Koreio devas nuligi lokado de THAAD por eviti malbonan influon de la rilatoj, precipe ekonomiaj rilatoj kun Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin