Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj interparolis kun usona ŝtatsekretario

(GMT+08:00) 2017-03-19 12:53:15     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris dum sia intertraktado kun usona ŝtatsekretario Rex Tillerson sabate, ke Ĉinio kaj Usono estas en strikta komunikado pri aranĝoj por renkontiĝo inter la du ŝtatestroj kaj interŝanĝoj sur aliaj niveloj. Li diris, ke la ĉina flanko atribuas grandan gravecon al la vizito de Tillerson.

Wang diris, "Ni havas detalajn diskutojn pri aranĝoj por baldaŭa renkontiĝo inter la du ŝtatestroj kaj komencis koncernajn preparojn, kaj la du flankoj konsentis subteni striktan komunikadon por certigi sukcesan renkontiĝon inter ili kaj interŝanĝojn sur aliaj niveloj en la venonta periodo.

Li diris, ke ĉina-usonaj rilatoj nun transiras kaj disvolviĝas stabile en pozitiva direkto. Li vokis por efektivigo de la interkonsento atingita de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia usona paralelulo Donald Trump. Li akcentis, ke Ĉinio volas kunlabori kun la usona flanko en komunikado kaj kunlaboro por plifortigi konfidon kaj konvene trakti malkonsentojn, antaŭenigi sanan kaj stabilan disvolvadon de duflankaj rilatoj en la nova etapo laŭ la ĝusta vojo kaj tiel profitigi la popolojn de du landoj kaj la tuta mondo. Li alvokis por pli da kunlaboro en eksterlandaj aferoj, ekonomio kaj komerco, armeo, leĝplenumo, interpopolaj interŝanĝoj kaj loka komunikado.

Tillerson diris, ke Usono persistas en la politiko de unu Ĉinio kaj volas labori kun Ĉinio por efektivigi interkonsenton atingitan de iliaj ŝtatestroj kaj esplori pri pli da kunlaboro en spirito de ne-konflikto, ne-alfrontado, reciproka respekto kaj kungajna kunlaboro. Usono volas havi pli da altnivelaj interŝanĝoj kun Ĉinio, kaj pli da dialogoj en diplomatia sekureco, kunordigo de makroekonomia politiko, leĝplenumo, retspaco kaj interpopolaj interŝanĝoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin