Somalio vokas koalicion gvidatan de Saud-Arabio enketi pri atako al jemena marbordo

(GMT+08:00) 2017-03-19 13:55:04     Redaktoro:Yu Rongkang

La somalia Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris sabate vespere en sia konto de la socia komunikilo Twitter, ke ĝi vokas al siaj partneroj en la koalicio gvidata de Saud-Arabio enketi pri la atako al la jemena marbordo.

La oficejo de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco en Sanao diris vendrede, ke almenaŭ 33 somaliaj rifuĝintoj estis mortigitaj kaj 29 aliaj vunditaj, post kiam ŝipo veturanta kun 150 rifuĝintoj estis atakita de aviadiloj proksime al la jemena marbordo.

La ministerio diris, ke estas tre malĝojiga la celado al ŝipo portanta somaliajn elmigrintojn proksime al la marbordo Hodeidah en Jemeno, kaj ĝi esprimas profundan kondolencon al la familioj, kiuj perdis proksimajn parencojn en la terura atako en la Ruĝa Maro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin