Novaĵoj (Marto 20)

(GMT+08:00) 2017-03-20 18:06:35     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 20 de marto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉina prezidanto renkontiĝis kun usona ŝtatsekretario; okazis intensa batalo inter siriaj registaraj trupoj kaj ribebuloj en orienta Damasko. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Dimanĉe en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun vizitanta usona ŝtatsekretario Rex Tillerson, dirante, ke kunlaboro estas la sola ĝusta elekto por ambaŭ landoj.

Xi diris dum la renkontiĝo en la Granda Popola Halo, ke estas gravaj disvolvaj oportunoj por ĉina-usonaj rilatoj. Li diris, ke li subtenis bonan komunikadon kun sia usona paralelulo Donald Trump per telefonvokoj kaj mesaĝoj, kaj ili konsentis, ke la du landoj povas esti bonaj kunlaboraj partneroj. Li akcentis, ke por antaŭenigi ĉina-usonajn rilatojn en sana kaj stabila maniero, ambaŭ flankoj devas plifortigi interŝanĝojn sur alta nivelo kaj diversaj niveloj, grandigi kunlaboron en duflankaj, regionaj kaj tutmondaj kampoj, kaj konvene trakti sentivajn demandojn. La du flankoj devas kapti la ĝeneralan direkton de la disvolviĝo de ĉina-usonaj rilatoj en sinteno respondeca pri historio kaj estontaj generacioj. Li proponis, ke la du landoj plifortigu strategian konfidon kaj reciprokan komprenon, ekzamenu duflankajn rilatojn el longperioda kaj strategia perspektivoj kaj vastigu kampojn de kunlaboro por kungajnaj rezultoj. Li aldonis, ke la du landoj ankaŭ devas plibonigi kunordigon pri regionaj tiklaj demandoj, respekti unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj kaj akceli amikajn interŝanĝojn inter la du popoloj. Li ankaŭ bonvenigis prezidenton Trump viziti Ĉinion.

Tillerson diris, ke prezidento Trump alte taksas komunikadon kun prezidanto Xi kaj atendas renkontiĝon kun Xi kaj la oportunon por vizito al Ĉinio. Tillerson diris, ke la usona flanko volas disvolvi rilatojn kun Ĉinio surbaze de la principo de ne-konflikto, ne-alfrontado, reciproka respekto kaj kungajna kunlaboro.

Ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli diris dimanĉe, ke Ĉinio devas plifortigi proviz-flankan strukturan reformon por stimuli kreskon kaj plialtigi merkatan vivecon.

Li faris la rimarkojn en la malferma ceremonio de Ĉina Disvolva Forumo 2017 en Pekino.

Zhang emfazis la bazan tonon "serĉi progreson dum konservo de stabileco" kaj substrekis la bezonon de penado por subteni kreskon, certigi dungadon kaj rezisti al enlandaj kaj eksterlandaj riskoj. Li diris, ke Ĉinio daŭrigos proviz-flankan reformon kaj reduktos ŝtalan produktkapablon de ĉirkaŭ 50 milionoj da tunoj kaj karban produktkapablon de 150 milionoj da tunoj en ĉi tiu jaro. Li akcentis, ke Ĉinio prioritatigas senstokigon de ne-venditaj domoj en trianivelaj kaj kvaranivelaj urboj por bati spekuladon en la loĝeja merkato. Li emfazis, ke ŝlosilaj reformoj helpos stimuli ekonomian kreskadon kaj vigligi merkaton, kaj la registaro reduktos plu komplikajn kaj superfluajn formalaĵojn. Li aldonis, ke Ĉinio sin dediĉos plu al disvolvado akcelata per novigo kaj pliigos siajn penojn por revigligi la realan ekonomion.

Ĉina vicĉefministro Wang Yang diris sabate, ke Ĉinio kaj Filipinoj havas vastan perspektivon de pragmata kunlaboro. Li urĝis la du landojn kapti la oportunon por profundigi kaj plivastigi duflankan kunlaboron.

Wang diris en la ĉina-filipina ekonomia kaj komerca forumo en Manilo, ke Ĉinio kaj Filipinoj estas proksimaj en geografio, sangaj rilatoj kaj kulturo, kaj iliaj ekonomioj estas kompletigaj kaj ambaŭ estas en la periodo de rapida disvolviĝo.

Wang, kiu estas en kvartaga vojaĝo al Filipinoj, urĝis negocistojn el la du landoj kapti oportunon de plibonigitaj duflankaj rilatoj por antaŭenigi kunlaboron inter la du flankoj al pli granda, pli vasta kaj pli profunda nivelo por profitigi la du popolojn.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Filipinoj havas longan historion de amikaj interŝanĝoj, kaj la vizito de prezidento Rodrigo Duterte al Ĉinio en la lasta oktobro malfermis novan paĝon en duflankaj rilatoj kaj puŝis pragmatan duflankan kunlaboron al nova nivelo.

Ĉinio estas la dua plej granda komerca partnero de Filipinoj. Statistikoj montris, ke la filipina eksportado de fruktoj al Ĉinio, kiel ekzemple papajo, ananaso, banano kaj mango, rapide kreskis, pliiĝante respektive je 200%, 100%, 50% kaj 30% ekde la lasta oktobro.

Dimanĉe en la orienta parto de Damasko, la siria registara armeo intense batalis kun armitaj ribeluloj, kiuj intencis penetri en la urban centron, kaj la ribeluloj estis repuŝitaj.

Siriaj amaskomunikiloj raportis, ke la ribeluloj en la orienta parto de la ĉefurbo tiutage lanĉis ofensivon al la urba centro. Komence, ili efektivigis atakojn per aŭtobomboj proksime al la fortikaĵoj de la registara armeo en la antaŭurbo de la regiono Jobar.

La batalo daŭris de mateno ĝis vespero, kaj la pafado estis aŭdebla en la urba centro. La raportoj diris, ke la registara armeo aldonis trupojn al la proksima regiono, kaj partaj vojoj estis fermitaj.

La Siria Observejo de Homaj Rajtoj, kies stabejo troviĝas en Londono, diris, ke la ribeluloj pafis raketobusojn al kelkaj regionoj de Damasko, dum la registara armeo lanĉis aeratakon en la regiono Jobar.

La siria novaĵ-agentejo diris, ke la registara armeo sukcese repuŝis la ribelulojn, kiuj intencis penetri en la urban centron, kaj pluraj el ili estis mortigitaj aŭ vunditaj.

La germana Social-Demokratia Partio konfirmis Martin Schulz kiel sian gvidanton dimanĉe en partia kongreso por defii ĉefministron Angela Merkel en la venonta elekto en septembro.

La partia kongreso, okazigita en Berlino, aprobis la estrecon de Schulz per unuanima voĉdono. Schulz, 61-jara, estis prezidanto de la Eŭropa Parlamento.

La konfirmo estis ĝenerale atendita, post kiam la partio nomumis Schulz kiel kandidaton al ĉefministreco en nepublika kunveno en Berlino en la 29a de januaro.

La kandidatigo de Schulz estis decidita je kelkaj tagoj post kiam vicĉefministro Sigmar Gabriel surprize anoncis sian demision el la posteno de la partia prezidanto kaj proponis, ke Schulz transprenu la oficon.

La trupoj de NATO en Afganio dimanĉe konfirmis, ke afgana soldato pafvundis tri usonajn soldatojn tiutage en iu militbazo en la afgana suda provinco Helmand, kaj la tri vunditoj estas kuracataj en hospitalo.

Loka oficialulo diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la okazejo troviĝas en la distrikto Washir de la provinco Helmand, kaj la afgana soldato estis mortigita dum la pafado.

La provinco Helmand, situanta en la suda parto de Afganio, famas pro kultivado de opio, kaj tie aktivas la grupo Talibano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin