Malajzio: Pluraj personoj koncernas murdon de nord-korea viro

(GMT+08:00) 2017-03-20 13:34:49     Redaktoro:Shanshan

Dimanĉe Khalid Abu Bakar, ĝenerala inspektoro de la malajzia polico, diris, ke prienketante la kazon pri murdo de la nord-korea viro, malajzia polico trovis, ke krom la publikigitaj suspektatoj, kelkaj aliaj personoj eble koncernas la kazon, inkluzive de "gravaj homoj".

Laŭ raporto de Malajzia Ŝtata Novaĵ-Agentejo, tiutage Khalid diris en Malako, ke la koncernatoj inkluzivas nord-koreajn civitanojn, kaj la polico arestos ilin per laŭleĝaj rimedoj. Nun identecoj de la suspektatoj ankoraŭ ne povas esti malkaŝitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin