Wang Yang faris ĉefteman parolon en Filipina-Ĉina Komerca kaj Investa Forumo

(GMT+08:00) 2017-03-20 13:33:51     Redaktoro:Shanshan

Sabate en Manilo okazis Ĉina-Filipina Komerca kaj Investa Forumo kaj Komerca Foiro de Mezgrandaj kaj Malgrandaj Entreprenoj. Ĉina vicĉefministro Wang Yang ĉeestis la forumon kaj faris ĉefteman parolon.

Wang diris, ke la 42-jara historio de la establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Filipinoj inspiras la du flankojn, ke esti bonaj najbaroj, amikoj kaj partneroj estas ununura ĝusta elekto. Se ambaŭ flankoj persiste atentos interfidon, lojalecon, reciprok-profiton kaj pacon, firme regos la direkton kiel bonnajbaroj kaj amikoj kaj bone regos diverĝojn per dialogo kaj interkonsiliĝo, rilatoj inter Ĉinio kaj Filipinoj marŝos al ĝusta vojo.

Li kuraĝigis entreprenistojn kapti la ŝancon pri pliboniĝo de la dulandaj rilatoj kaj antaŭenpuŝi kunlaboron inter Ĉinio kaj Filipinoj al pligranda skalo, plivasta kampo kaj pliprofunda disvolviĝo por favori du popolojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin