Afgana soldato pafvundis 3 usonajn soldatojn

(GMT+08:00) 2017-03-20 13:35:37     Redaktoro:Shanshan

Dimanĉe trupo de NATO en Afganio atestis, ke tiutage en militbazo en afgana suda provinco Helmand, iu afgana soldato pafvundis tri usonajn soldatojn. NATO-trupo diris, ke la tri vunditoj estas kuracataj en hospitalo.

Loka oficialulo de Afganio diris al ĉina ĵurnalisto, ke la evento okazis en distrikto Washir de provinco Helmand. La afgana soldato estis pafmortigita dum la pafado.

Provinco Helmand situas en la suda parto de Afganio, estas fama pro kultivo de opio kaj estas agadregiono de Talibano.

Trupo de NATO en Afganio, gvidata de Usono, finis batalan taskon en Afganio en la fino de 2014, kaj liveras konsultiĝan, trejnan kaj aliajn subtenojn al afgana sekureca trupo ĝis nun.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin