Nang-o – ekzota manĝaĵo

(GMT+08:00) 2017-03-20 08:57:05     Redaktoro:Xiong Linping

La nang-o havas longan historion en Xinjiang. En la antikveco oni ĝin nomis "fornokuko". La ĉefa materialo de nang-o estas faruno, plejofte fermentinta, en kiu ne trovas sin sodo, sed iomete da salo. Ĝenerale tiu ĉi farunaĵo montriĝas ronda kaj en diversaj grandoj. La plej granda, ĉe kies mezo, kutime desegne markita kaj maldika, kaj ĉe kies rando, iom pli dika, povas esti 40-50 centimetroj laŭ diametro, kaj por ĝi oni nepre uzas 1-2 kilogramojn da faruno; kaj la plej malgranda, tre fajne kuirita, mezuriĝas diametre je ĉ. 10 centimetroj kaj dike je 5-6 centimetroj, krome ĝi estas la plej dika. La nang-o havas en si multe da specoj, en kiuj siavice ankaŭ abundas ingrediencoj.

En la historio la nang-o havas 26 nomojn. Laŭ registro tiu ĉi kuko estis enkondukita en Ĉinion en la dinastio Han (202 a.K. – 220 p.K.), kaj de tiam la kuko fariĝis unu el la plej ŝatataj manĝaĵoj kaj dum la dua periodo de la dinastio eĉ en la palaco furoris tia frandaĵo. La nang-o estis simple preparita, facile kunportebla, longtempe konservata, taŭga je longdistanca vojaĝo, kaj pro tio ĝi nature estis prefero de karavanoj kaj komercistoj. Post kiam Zhang Qian malbaris la Okcidentajn Regionojn, la ofta, vigla komercado popularigis la nang-on ankaŭ en internaj lokoj.

Ĝeneralopinie, la nang-o enkondukiĝis de la Centra Azio kaj la Okcidenta Azio en Ĉinion. Ĝi rezultis kiel produkto de la agrokultura civilizacio. Necesas emfazi, ke nur tion, kio elbakiĝis el bakkavo, oni povas nomi nang-o, kaj kontraŭe, tio, kvankam tre simila al nang-o, tamen ne povas havi la nomon. Do ĝi estas speciala kaj ekskluziva.

La nang-o ekzistas longe en Xinjiang. Iuj opinias, ke ĝi estis inventita de la ujguroj, sed la arkeologiaj esploroj ne pruvas tion. En 1972 arkeologoj trovis nangajn restaĵojn en antikva tombejo en Turpan de Xinjiang. La kuira procedo de la eltrovitaĵoj entute identas al la nang-o nun prenata de la modernaj ujguroj. Oni konfirmis, ke tiuj restaĵoj estis kunentombigitaj objektoj en la jaro 640. Kaj ni scias, ke tiam la antaŭuloj de la ujguroj ankoraŭ vivis sur la Mengola Altebenaĵo, – do ne en la sfero, kie nun la ujguroj sin okupas.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin