Ĉinio kaj Usono komencis preparon por renkontiĝo inter du ŝtatestroj

(GMT+08:00) 2017-03-20 20:28:09     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris lunde, ke antaŭ nelonge usona ŝtatsekretario Rex Tillerson vizitis Ĉinion, kaj dume la du flankoj faris profundan diskuton pri aranĝoj por renkontiĝo inter la du ŝtatestroj en la proksima estonteco kaj komencis rilatan preparon.

Responde al rilata demando, Hua diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio kaj Usono ambaŭ atribuas grandan gravecon al duflanka komunikado sur la alta nivelo kaj diversaj niveloj. Ŝi aldonis, ke dum la vizito de Tillerson, la du flankoj konsentis subteni striktan komunikadon por certrigi, ke la renkontiĝo inter la du ŝtatestroj kaj komunikado sur diversaj niveloj estos sukcesaj kaj fruktodonaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin