Saluton, Esperantujo (20170320)

(GMT+08:00) 2017-03-20 11:11:51     Redaktoro:Pluveta


Karaj amikoj, nun estas programero Saluton, Esperantujo. Mi estas Mirinda. Hodiaǔ unue ni konigos al vi la studsemajnfinon de nederlandaj esperantistoj, poste estos scienca programero rilata al 7 planedoj similaj al la Tero. Bonvole aǔskultu!

Inter la 3a kaj 5a de marto okazis la studsemajnfino de nederlandaj esperantistoj.

La aranĝon oni organizas dufoje jare, ĉiam en alia loko en Nederlando, tiel la okazo estas bona ne nur por la praktikado de la lingvo, sed ankaŭ por ekkoni la landon. La studsemajnfinon kelkfoje partoprenas ankaŭ eksterlandaj esperantistoj, kio faras la programon eĉ pli varia kaj malpli krokodila.

La kunveno komenciĝas kutime vendrede vespere kun komuna vespermanĝo kaj interkona vespero, babiladoj, kelkfoje prelegetoj. Sabaton dum la tuta tago, ĝis la 20a horo vespere estas kursoj en diversaj niveloj, kun paŭzaj kaj manĝaj interrompoj kaj noktaj ludoj, programoj. Dimanĉon denove oni kursumas ĝis la 15a aŭ 16a horo, depende de la vetero, kiu kelkfoje por la lasta horo ebligas ankaŭ komunan promenadon.

La loko de la aranĝoj estas ĉiam naturamika konstruaĵo, kun minimuma lukso de loĝĉambroj, sed kun bone ekipitaj komunaj ejoj por manĝi, sociumi kaj kursumi. La partoprenkotizoj estas malaltaj, simple por kovri la loĝ- kaj manĝelspezojn. La organiza teamo kaj la instruistoj laboras volontule.

En marto 2017 en Stevensbeek partprenis la studsemajnfinon ĉ. 50 personoj, inter ili pli ol deko da tutnovaj esperanto-lernantoj. La disponeblaj dormlokoj eĉ ne sufiĉis, pluraj partoprenantoj devis trovi tranoktejon en la vilaĝo mem. Okazis kursoj je 5 grupoj. La tutkomencantojn enkondukis al Esperanto Françoise Pellegrin el Belgio, en la mezaj niveloj laboris Roel Haveman kaj Arjen-Sjoerd de Vries. Je unu pli alta nivelo oni studis kun Bert de Wit, kaj la grupon de la plej alta nivelo laborigis Katalin Kovats.

Katalin trovis tempon ankaŭ por prelegeti pri movada temo kaj prezentis la kofron de Andreo Cseh, kaj trovis okazon ankaŭ vaste informi pri la KER-ekzamenoj kaj la projekto Ekparolu!, al kiu jam sekvonttage aliĝis pluraj personoj kiel genevoj. Troviĝis ankaŭ nova onklo, kiu jam trapasis ĉiujn testojn kaj atendas sian unuan nevon.

(la artikolo el retejo de edukado.net)

Karaj amikoj, nun estas Scienca Zono. Jam de kelkaj semajnoj oni emociiĝas pri malkovro sciigita de NASA kaj Eŭropa Suda Observejo ESO, ke eĉ sep planedoj laŭ la dimensioj similaj al la Tero troviĝas en la sistemo distanca je apenaŭ 40 lumjaroj. Laŭ la enkondukaj informoj povas tie regi la teraj temperaturoj kaj ekzisti akvo en la likva stato. Pri la malkovro skribis i.a. la revuo "Nature". La plej grandan interesiĝon inter malkovrataj ekstersunsistemaj planedoj elvokas tiuj, kiuj en plej signifa grado similas al la Tero. Nun internacia sciencista kolektivo malkovris la tutan sistemon de tiaj planedoj, kiuj estis signitaj per aboco-literoj aldonitaj la stelnomo TRAPPIST-1. La malkovritaj planedoj havas la dimension de la Tero kaj Venuso aŭ estas iom malpli grandaj. Ilia denseco sugestas, ke almenaŭ ses je sep estas rokaj. La planedorbitoj pasas tre proksime al la stelo, ili estas malmulte pli grandaj ol la distanco de la Galileaj lunoj disde Jovo kaj decide malpli grandaj ol la orbito de Merkuro ĉirkaŭ la Suno. Malgraŭ tiuj diferencoj sur planedoj povas ekzisti tute elteneblaj kondiĉoj, ĉar ilia stelo brilas multe malpli forte ol la Suno. La kvanto de la radiado atinganta la planedojn TRAPPIST-1 c, d kaj f estas komparebla al tiu, kiun en la Sunsistemo ricevas respektive la Venuso, Tero kaj Marso. Teorie sur ĉiu el la sep planedoj povas troviĝi akvo en la likva stato. La stelo TRAPPIST-1 malgraŭ sia proksimeco al la Tero sur la ĉielo brilas tre malforte, ĉar estas malgranda. Nome ne multe pli granda ol Jovo. Sciencistoj supozis, ke tre malgrandaj steloj povas havi plurajn planedojn kun la grandeco de la Tero moviĝantajn laŭ densaj orbitoj. La sistemo TRAPPIST-1 liveris la unuan konfirmon de ĉi tiu hipotezo. Por la malkovro estis utiligitaj diversaj surteraj kaj kosmaj teleskopoj. Por konstati la ekziston de la planedoj kaj iliajn parametrojn oni aplikis la metodon de pasado aŭ alivorte transito. Ĝi konsistas en tio, ke oni observas la brilon de la stelo serĉante malgrandajn, regulajn malintensiĝon de la brilo, kio rezultas el la pasado de planedoj antaŭ la torĉo de la stelo. La esplorojn partoprenis ĉirkaŭ 30 astronomoj el Belgio, Britio, Svislando, Usono, Francio, la Sudafrika Respubliko, Saŭda Arabio kaj Maroko.

Karaj amikoj, finiĝis nia programero, dankon pro via aǔskulto!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin