La urbeto Hele

(GMT+08:00) 2017-03-21 10:08:54     Redaktoro:Selena

El: Xiong Yijun/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

La urbeto Hele, troviĝanta en la nordorienta parto de la urbo Wanning, Hainan-Provinco, estas pitoreska loko ĉe la piedo de monto kaj apud rivero. Oriente de la urbeto estas la Suda Ĉina Maro. La urbeto Hele ankaŭ estas loko kun multaj valoraj maraĵoj, ekzemple kraboj kaj salikokoj. Cetere ĉi tie ankaŭ troviĝas multaj aliaj multekostaj maraĵoj, kiaj sipunkuloj, skombroj, angiloj kaj epinefeloj. Iliaj gustoj estas pli bonaj kompare kun tiuj de samaj specoj de aliaj lokoj.

El: Shi Yan/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

La hele-krabo, wenchang-kokaĵo, jiaji-anasaĵo kaj dongshan-ŝafaĵo estas honore titolitaj kiel la kvar specialaĵoj de Hainan-Provinco. La kuirado de kraboj estas diversa, ekzemple vaporkuiro, boligo, frito kaj rosto. La kuirarto havas siajn karakterizojn, precipe la vaporkuiro estas aparte bona, ĉar vaporkuiritaj kraboj tenas plej freŝan guston.

En la urbeto ankaŭ troviĝas multaj vidindejoj, liulianling-a naturparko, dahuayu-a naturparko, gangbei-maro kaj aliaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin