Novaĵoj (Marto 21)

(GMT+08:00) 2017-03-21 17:16:42     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 21a de marto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio kaj Israelo konsentis antaŭenigi novigan kunlaboron; ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun fremdlandaj ĉeestantoj de la jarkunveno de Ĉina Disvolva Forumo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Lunde posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang intertraktadis kun vizitanta israela ĉefministro Benjamin Netanyahu.

Li diris, ke en la pasintaj 25 jaroj de post establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Israelo, duflankaj rilatoj rapide disvolviĝis, kaj kunlaboro estis fruktodona en diversaj kampoj. Ĉinio volas firmigi politikan interfidon kun Israelo, antaŭenpuŝi novigan kaj ampleksan partnerecon, striktigi interŝanĝojn en edukado, turismo kaj aliaj kampoj, antaŭenpuŝi duflankajn rilatojn kaj kunlaboron al pli alta nivelo, pli vasta kampo kaj pli profunda grado por profitigi la du popolojn.

Netanyahu diris, ke la israela popolo neniam forgesos la helpon de la ĉina popolo dum la Dua Mondmilito. En la lastaj jaroj, kunlaboro inter Israelo kaj Ĉinio senĉese progresis. Israelo volas labori kun Ĉinio por adaptiĝi al la monda sciencteknika disvolviĝo, fortigi novigan kunlaboron, kaj krei belan estontecon de la duflankaj rilatoj.

Lunde matene en la ŝtata gastejo Diaoyutai, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun fremdlandaj delegitoj, kiuj iris al Ĉinio por ĉeesti la jarkunvenon de Ĉina Disvolva Forumo 2017. La renkontiĝon ĉeestis pli ol 100 homoj, inkluzive de respondeculoj el monde plej fortaj 500 entreprenoj, erudiciuloj kaj specialistoj el famaj internaciaj akademiaj institucioj, kaj reprezentantoj el ĉefaj internaciaj organizoj kaj amaskomunikiloj.

Li diris, ke la ĉina ekonomio stabile pliboniĝas, disvolva kvanto kaj profito daŭre plialtiĝas, struktura optimismigo kaj interŝanĝo de malnovaj movfortoj kaj la novaj plirapidiĝas. Ĉinio prenas proviz-flankan reformon kiel ĉefan fadenon, profunde efektivigas la strategion pri disvolvado akcelata per novigo, daŭre akcelas amasan entreprenadon kaj amasan novigon, kaj forigas obstaklojn por novigo kaj entreprenado per plisimpligo de administrado, transdono de povoj al malaltaj niveloj,kaj plibonigo de servoj.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang gratulis sian nederlandan samrangulon Mark Rutte pro la venko de lia partio en lastatempa elekto kaj reasertis la sindevontigon de Pekino al plibonigo de duflankaj rilatoj kaj subteno al eŭropa integriĝo.

En sia gratula mesaĝo sendita dimanĉe, Li diris, ke Ĉinio alte taksas la elekton de la nederlanda popolo, kaj apogas plu la procezon de eŭropa integriĝo kaj penojn de la Eŭropa Unio por realigo de unueco, stabileco kaj prospero de la kontinento.

Pri ĉina-nederlandaj rilatoj, la ĉina ĉefministro diris, ke la duflankaj rilatoj nun tendencas al bona disvolvado kaj Pekino atribuas grandan gravecon al fortigo de rilatoj kun Nederlando. Li diris, ke la kuranta jaro markas la 45an datrevenon de diplomatiaj rilatoj sur la ambasadora nivelo inter Ĉinio kaj Nederlando, kiuj nun establis kompletan kunlaboran partnerecon malferman kaj praktikan, kaj Ĉinio volas labori kun la nederlanda flanko por kapti la okazon kaj altigi la partnerecon al pli alta nivelo.

Boao-Forumo por Azio okazigos la jarkunvenon de la 23a ĝis la 26a de marto, kun la temo Tutmondiĝo kaj Libera Komerco: La Azia Pespektivo. Ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli ĉeestos la inaŭguron de la jarkunveno kaj faros prelegon en la 25a de marto. Birma vicprezidento U Myint Swe kaj alilandaj gvidantoj laŭinvite ĉeestos la jarkunvenon.

Raportisto lunde informiĝis el gazetara konferenco pri temaj aktivecoj de Hainan-provinco, ke dum la jarkunveno estos okazigitaj 13 aktivecoj, kaj inter ili publikigo de la Raporto pri Disvolvado de Tutmondaj Insulaj Ekonomioj estos grava punkto.

Laŭ konigo de koncerna respondeculo de Hainan-provinco pri eksterlandaj aferoj kaj transmaraj ĉinoj, la provinco okazigos subforumon pri insulaj ekonomioj, dialogon de urbestroj kaj provincestroj el Ĉinio kaj la membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, rondtablan kunvenon de ĉinaj komercaj gvidantoj kaj pensfabrikoj kaj subforumon pri Suda Ĉina Maro.

La Unuiĝintaj Nacioj lunde urĝis la Korean Demokratian Popolan Respublikon plene plenumi siajn internaciajn devojn kaj komentis ĝian provon de novtipa raketmotoro en la lasta semajnfino.

Respondante la demandon pri la reago de ĝenerala sekretario de la UN al la provo en la ĉiutaga gazetara konferenco, Farhan Haq, vicproparolanto de ĝenerala sekretario de la UN, diris, "Vi vidis nian bazan zorgon pri la situacio en la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj nian maltrankvilon pri la diversaj provoj. Ni postulas finfine, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko plene observu rilatajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio, kaj ĝi bezonas sin deteni de pliaj provokoj kaj plenumi siajn internaciajn devojn."

La Korea Demokratia Popola Respubliko diris, ke ĝi kondukis grundan provon de novtipa altpuŝforta raketmotoro, kiun ĝia gvidanto Kim Jong-un nomas revolucia trarompo por la kosma programo de la lando.

Ĝeneral-vicsekretario Amina J. Mohammed lunde alvokis klopodojn por akceli inkluzivan kaj daŭripovan disvolvadon okaze de la Internacia Tago de Feliĉo.

Mohammed diris en speciala okazaĵo por festi la tagon en la sidejo de la UN, "Ni bezonas pli inkluzivan, justan kaj ekvilibran manieron de disvolvado, kiu akcelas daŭrigeblecon, malriĉec-elradikigon, feliĉon kaj bonfarton de ĉiuj homoj." Ŝi urĝis ĉiujn registarojn havi devon certigi la minimumajn kondiĉojn por feliĉo de ĉiuj homoj, kiel ekzemple akiron de nutraĵoj kaj bazaj servoj, bazaj homaj rajtoj kaj sociala protekto. Ŝi aldonis, "Ni memoru, ke la celo de evoluigo estas plialtigi bonstaton de homoj, sed ne je ĉiaj kostoj, nek je la kosto de medio aŭ la marĝenigo de la malriĉaj kaj vundeblaj grupoj."

En julio de 2012, la Ĝenerala Asembleo de la UN proklamis la 20an de marto Internacia Tago de Feliĉo por agnoski la rilatecon de feliĉo kaj bonfarto kiel universala celo kaj aspiro en la vivo de homoj de la mondo kaj la gravecon de ilia agnosko en publikaj politikaj celoj.

La egipta ĵurnalo Al-Ahram lunde raportis, ke tiutage en Kairo egipta prezidento Abdel-Fattah al-Sisi renkontiĝis kun vizitanta palestina samrangulo Mahmoud Abbas. La du flankoj unuanime emfazis, ke la "du-ŝtata solvo" al Palestino kaj Israelo estas ŝlosilo por realigo de paco en Mez-Oriento.

La raporto diras, ke la du ŝtatestroj kune alvokis al arabaj landoj unuiĝi por protekti laŭleĝajn interesojn de la palestina popolo, antaŭenpuŝi establon de sendependa ŝtato de Palestino sur la bazo de la landlimo difinita en 1967, kaj plenumi la rezolucion 2334, aprobitan de la Sekureca Konsilio de la UN en la fino de la pasinta jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin