Ĉina ĉefministro gratulas sian nederlandan samrangulon

(GMT+08:00) 2017-03-21 14:41:43     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina ĉefministro Li Keqiang gratulis sian nederlandan samrangulon Mark Rutte pro la venko de lia partio en lastatempa elekto kaj reasertis la sindevontigon de Pekino al plibonigo de duflankaj rilatoj kaj subteno al eŭropa integriĝo.

En sia gratula mesaĝo sendita dimanĉe, Li diris, ke Ĉinio alte taksas la elekton de la nederlanda popolo, kaj apogas plu la procezon de eŭropa integriĝo kaj penojn de la Eŭropa Unio por realigo de unueco, stabileco kaj prospero de la kontinento.

Pri ĉina-nederlandaj rilatoj, la ĉina ĉefministro diris, ke la duflankaj rilatoj nun tendencas al bona disvolvado kaj Pekino atribuas grandan gravecon al fortigo de rilatoj kun Nederlando. Li diris, ke la kuranta jaro markas la 45an datrevenon de diplomatiaj rilatoj sur la ambasadora nivelo inter Ĉinio kaj Nederlando, kiuj nun establis kompletan kunlaboran partnerecon malferman kaj praktikan, kaj Ĉinio volas labori kun la nederlanda flanko por kapti la okazon kaj altigi la partnerecon al pli alta nivelo.

Merkrede vespere, ĉefministro Rutte, estro de la centr-dekstra Popola Partio por Libereco kaj Demokratio, kiu gajnis plej multajn sidlokojn en la parlamenta elekto, anoncis en amaskunveno, ke la rezulto markas, ke Nederlando haltigis popolismon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin