Usona kaj iraka gvidantoj esprimis fidon pri fiaskigo de IŜ

(GMT+08:00) 2017-03-21 18:23:38     Redaktoro:Yu Rongkang

Usona prezidento Donald Trump kaj iraka ĉefministro Haider Al-Abadi lunde laŭdis la militan kunlaboron inter la du landoj kaj esprimis fidon pri fiaskigo de la grupo Islama Ŝtato.

La Blanka Domo diris en deklaro, ke la du gvidantoj faris la rimarkojn, kiam Trump gastigi Abadi ĉe la Blanka Domo por konfirmi subtenon de Usono al Irako en la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato.

La du gvidantoj konsentis serĉi longperiodan partnerecon por rezolute elradikigi terorismon el Irako kaj fortigi la irakan armeon kaj aliajn ŝlosilajn instituciojn.

Rekonante, ke terorismo ne povas esti venkita sole per militaj fortoj, la du gvidantoj konsentis ankaŭ plibonigi vaste bazitan politikan kaj ekonomian partnerecon inter la du landoj.

En la venontaj monatoj, usonaj kaj irakaj gvidantoj konsiliĝos pri paŝoj por profundigi komercajn rilatojn kaj antaŭenigi investon, pligrandigi kunlaboron en la energisektoro, kaj serĉi novajn ŝancojn por kultura kaj eduka kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin