Ĉinio kaj Israelo anoncis starigon de noviga ampleksa partnereco

(GMT+08:00) 2017-03-21 21:40:18     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun israela ĉefministro Benjamin Netanyahu marde en la ŝtata gastejo Diaoyutai en Pekino. La du flankoj anoncis starigon de noviga ampleksa partnereco.

Xi diris, ke en la pasintaj 25 jaroj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Israelo, duflankaj rilatoj ĝenerale disvolviĝis stabile kaj sane, kun oftaj altnivelaj kontaktoj, pragmata kunlaboro, kaj pli striktaj interpopolaj interŝanĝoj. Precipe en la lastaj jaroj, noviga kunlaboro inter la du flankoj forte akcelis bonan disvolvadon de la rilatoj. Li emfazis, ke la starigo de noviga ampleksa partnereco helpos antaŭenigi novigan kunlaboron, realigi kompletigon de avantaĝoj kaj pli multe profitigi la du popolojn. Li diris, ke la du flankoj devas plifortigi politikan komunikadon, striktigi kontaktojn en ĉiuj kampoj kaj sur diversaj niveloj kaj akceli interkomprenon kaj reciprokan konfidon. Li aldonis, ke la du flankoj ankaŭ devas integri siajn disvolvajn strategiojn, stabile antaŭenigi gravajn programojn de kunlaboro en la kadro de la iniciato de la Zono kaj Vojo, akceli kunlaboron precipe en la kampoj de teknika novigo, akvaj resursoj, agrikulturo, medicina servo kaj pura energio, profundigi kaj vastigi duflankan kunlaboron, firmigi la fundamenton de popolaj opinioj kaj fortigi edukan kaj kulturan kunlaboron.

Netanyahu diris, ke Israelo persistos plu en la politiko de unu Ĉinio kaj volas preni la starigon de noviga ampleksa partnereco kiel bonan okazon por plene utiligi avantaĝojn de la du landoj en teknika novigo, profundigi duflankan kunlaboron en la kampoj de pura energio, agrikulturo, investo, financo kaj medicina servo, profitigi la du popolojn kaj akceli disvolvadon kaj prosperon de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin