Konkursaĵo por "Teo kaj Amo" --Malgranda miraklo (Venezuelo)

(GMT+08:00) 2017-03-21 09:25:25     Redaktoro:esperanto

En severa ekonomia krizo en Venezuelo, kie tre malfacilas trovi medikamentojn kaj nutraĵojn, s-ino Aŭrora faras longan vicon por aĉeti manĝaĵojn, laca pro atendi ŝi svenis. En la hospitalo, la kuracisto preskribas medikamenton al ŝi. Aŭrora serĉis ĝin en pluraj apotekoj sed malsukcesis, do ŝi decidis iri hejmen.

Proksime de la domo de Aŭrora, vivis malgranda familio, avo kaj liaj du genepoj, Ambar kaj Víctor. La avo amis lian ĝardenon, ankaŭ li instruis al liaj nepoj la gravecon de la naturo, speciale kiel la plantoj povas sanigi homojn.

Hazarde, la infanoj vidis Aŭroran malsana sur lito. Poste hejme la infanoj kolorigis desegnon kun mesaĝo pri amo al proksimulo, do ili turnis sian atenton al kiel helpi Aŭroran por esti

sana, subite Ambar memoris ke oni povas uzi plantojn por resaniĝi, kaj tiel kiel ilia avo kuiris teon kun unu el liaj plantoj, ili decidas sekrete, doni tiun resanigan teon al Aŭrora.

Post pluraj tagoj trinkante teon, Aŭrora komencis resaniĝi kaj la infanoj kunportis teon sekrete ĝis kiam ilia avo malkovris tion kaj li decidis iri kun ili. Alveninte al la domo de Aŭrora, ili trovis la agrablan surprizon ke ŝi tute resaniĝis kaj ŝi atendis ilin kun tasoj da teo kaj kukoj por danki ilian helpon, dum la renkontiĝo la avo donas esperigan mesaĝon pri amo al la proksimulo.


Venezuelaj esperantistoj faris la filmeton "Malgranda miraklo"

Interreta Voĉdonado por 10 filmetoj plej ŝatataj Tempo: 21a, Feb. – 10 Apr. 2017
Por la premio de publiko, bv. voĉdoni el filmetoj ĉe https://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/filme.htm  

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin