Novaĵoj (Marto 22)

(GMT+08:00) 2017-03-22 16:38:51     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 22 de marto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio kaj Israelo anoncis starigon de noviga ampleksa partnereco; ĉina ĉefministro ekveturis por oficialaj vizitoj al Aŭstralio kaj Nov-Zelando. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun israela ĉefministro Benjamin Netanyahu marde en la ŝtata gastejo Diaoyutai en Pekino. La du flankoj anoncis starigon de noviga ampleksa partnereco.

Xi diris, ke en la pasintaj 25 jaroj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Israelo, duflankaj rilatoj ĝenerale disvolviĝis stabile kaj sane, kun oftaj altnivelaj kontaktoj, pragmata kunlaboro, kaj pli striktaj interpopolaj interŝanĝoj. Precipe en la lastaj jaroj, noviga kunlaboro inter la du flankoj forte akcelis bonan disvolvadon de la rilatoj. Li emfazis, ke la starigo de noviga ampleksa partnereco helpos antaŭenigi novigan kunlaboron, realigi kompletigon de avantaĝoj kaj pli multe profitigi la du popolojn. Li diris, ke la du flankoj devas plifortigi politikan komunikadon, striktigi kontaktojn en ĉiuj kampoj kaj sur diversaj niveloj kaj akceli interkomprenon kaj reciprokan konfidon. Li aldonis, ke la du flankoj ankaŭ devas integri siajn disvolvajn strategiojn, stabile antaŭenigi gravajn programojn de kunlaboro en la kadro de la iniciato de la Zono kaj Vojo, akceli kunlaboron precipe en la kampoj de teknika novigo, akvaj resursoj, agrikulturo, medicina servo kaj pura energio, profundigi kaj vastigi duflankan kunlaboron, firmigi la fundamenton de popolaj opinioj kaj fortigi edukan kaj kulturan kunlaboron.

Netanyahu diris, ke Israelo persistos plu en la politiko de unu Ĉinio kaj volas preni la starigon de noviga ampleksa partnereco kiel bonan okazon por plene utiligi avantaĝojn de la du landoj en teknika novigo, profundigi duflankan kunlaboron en la kampoj de pura energio, agrikulturo, investo, financo kaj medicina servo, profitigi la du popolojn kaj akceli disvolvadon kaj prosperon de la mondo.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang veturis el Pekino merkrede matene por oficialaj vizitoj al Aŭstralio kaj Nov-Zelando, akompanate de sia edzino Cheng Hong.

Dum la restado en Aŭstralio, Li ĉeestos ankaŭ la 5an jarkunvenon inter ĉina kaj aŭstralia ĉefministroj.

Li faris la viziton laŭ invito de aŭstralia ĉefministro Malcolm Turnbull kaj nov-zelanda ĉefministro Bill English.

Marde la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj okazigis gazetaran konferencon pri oficialaj vizitoj de ĉina ĉefministro Li Keqiang al Aŭstralio kaj Nov-Zelando. Zheng Zeguang, ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj, resumis koncernajn informojn kaj respondis demandojn de raportistoj.

Zheng diris, ke laŭ invito de aŭstralia ĉefministro Malcolm Turnbull kaj nov-zelanda ĉefministro Bill English, Li oficiale vizitos la du landojn de la 22a ĝis la 29a de marto. Tio estas la refoja vizito de ĉina ĉefministro al la du landoj post 11 jaroj kaj havas gravan signifon. La nunaj rilatoj inter Ĉinio kaj tiuj landoj bone disvolviĝas kaj ĉi-jare estas la 45a datreveno de establo de diplimatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la du landoj. En 2014 ĉina prezidanto Xi Jinping sukcese vizitis Aŭstralion kaj Nov-Zelandon kaj la duflankaj rilatoj plialtiĝis al ampleksa strategia partnereco. Ĉi-foje Li profunde komunikiĝos kun gvidantoj de la du landoj, akcelos politikan interfidon, plivastigos reciprokprofitan kunlaboron, plialtigos la nivelon de interŝanĝo, antaŭenpuŝos la ampleksan strategian partnerecon kaj profitigos la popolojn.

La ekkonstrua ceremonio de la karbobruliga centralo Hub okazis marde en Hub en la pakistana sudokcidenta provinco Balochistan, kun la kapablo de elektroprovizo al ĉirkaŭ kvar milionoj da lokaj familioj post la konstruiĝo en 2019

La projekto, kiu estas unu el la prioritataj projektoj sub la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro, estas konstruata kaj investata de la Ĉina Eletroenergia Internacia Holdingo kaj Elektroenergia Kompanio Hub, kun la totala kosto de proksimume 2 miliardoj da usonaj dolaroj.

La elektroenergia komplekso estos ekipita per du 660-megavataj generatoraj kompletoj, kiuj uzas superkritan teknikon, kaj povos produkti 9 miliardojn da kilovathora elektro al pakistana nacia elektroreto kaj liveri pli malmultekostan energion al pakistanaj konsumantoj.

La Disvolva Programo de la Unuiĝintaj Nacioj publikigis la Raporton pri Homa Disvolvado 2016 marde en la sveda ĉefurbo Stokholmo, dirante, ke la plej marĝenigitaj grupoj ankoraŭ estis postlasitaj en prioritatigitaj aferoj de la monda disvolvado.

La raporto, nomata Homa Disvolvado por Ĉiuj, diris, ke en la pasintaj 25 jaroj, la homa disvolvado akiris multajn rimarkindajn atingojn, tamen ankoraŭ multaj homoj estis postlasitaj, kaj multaj nemezureblaj sistemaj obstakloj ankoraŭ devas esti forigitaj. Por certigi daŭripovan disvolvadon de la homaro kaj favori ĉiujn, la urĝa bezono estas atribui gravecon al la ekskluzivitaj grupoj kaj forigi tiujn obstaklojn per efektivaj agoj.

La raporto diris, ke preskaŭ en ĉiu lando estas vundeblaj grupoj, kaj la defioj alfrontataj de tiuj grupoj ofte superkuŝas unu alian, kio pliigas la vundeblecon, grandigas la diferencojn kaj malfaciligas al ili egalpaŝi kun disvolvado de la mondo. La raporto atentigis, ke ankaŭ evoluintaj landoj devas trakti la defiojn el malriĉeco kaj socia ekskluziveco. Pli ol 300 milionoj da relative malriĉaj homoj vivas en evoluintaj landoj, kaj pli ol triono de ili estas infanoj.

Usona prezidento Donald Trump marde subskribis leĝprojekton, kiu starigas la celon por la Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala Administracio de la lando por sendi homojn al marso en 2033.

La leĝprojekto, konata kiel la Akto de Transira Rajtigo de la Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala Administracio, rajtigis 19,5 miliardojn da usonaj dolaroj da buĝeto por la Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala Administracio por la fiska jaro 2017.

Trump diris, ke la leĝprojekto reasertis la nacian promeson al la kerna tasko de la Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala Administracio.

Gvidantoj de la Eŭropa Unio marde diris, ke la EU klopodas por konkludi la liberkomercan interkonsenton kun Japanio en la kuranta jaro.

Tiutage en la ĉefstabejo de la EU en Bruselo, Donald Tusk, prezidanto de la Eŭropa Konsilio, kaj Jean-Claude Juncker, prezidanto de la Eŭropa Komisiono, okazigis komunan gazetaran konferencon kun vizitanta japana ĉefministro Shinzo Abe. Tusk diris en la gazetara konferenco, ke la EU klopodas por frue subskribi du dokumentojn kun Japanio, tio estas la liberkomerca interkonsento kaj interkonsento pri strategia partnereco inter la EU kaj Japanio.

Japanio estas la dua plej granda komerca partnero de la EU en Azio. La du flankoj komencis la intertraktadon pri liberkomerca interkonsento en marto de 2013.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin