UN publikigis Raporton pri Homa Disvolvado 2016

(GMT+08:00) 2017-03-22 13:38:02     Redaktoro:Yu Rongkang

La Disvolva Programo de la Unuiĝintaj Nacioj publikigis la Raporton pri Homa Disvolvado 2016 marde en la sveda ĉefurbo Stokholmo, dirante, ke la plej marĝenigitaj grupoj ankoraŭ estis postlasitaj en prioritatigitaj aferoj de la monda disvolvado.

La raporto, nomata Homa Disvolvado por Ĉiuj, diris, ke en la pasintaj 25 jaroj, la homa disvolvado akiris multajn rimarkindajn atingojn, tamen ankoraŭ multaj homoj estis postlasitaj, kaj multaj nemezureblaj sistemaj obstakloj ankoraŭ devas esti forigitaj. Por certigi daŭripovan disvolvadon de la homaro kaj favori ĉiujn, la urĝa bezono estas atribui gravecon al la ekskluzivitaj grupoj kaj forigi tiujn obstaklojn per efektivaj agoj.

La raporto diris, ke preskaŭ en ĉiu lando estas vundeblaj grupoj, kaj la defioj alfrontataj de tiuj grupoj ofte superkuŝas unu alian, kio pliigas la vundeblecon, grandigas la diferencojn kaj malfaciligas al ili egalpaŝi kun disvolvado de la mondo. La raporto atentigis, ke ankaŭ evoluintaj landoj devas trakti la defiojn el malriĉeco kaj socia ekskluziveco. Pli ol 300 milionoj da relative malriĉaj homoj vivas en evoluintaj landoj, kaj pli ol triono de ili estas infanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin