Ĉina vicĉefministro ĉeestos nordpolusan forumon en Rusio

(GMT+08:00) 2017-03-22 20:03:23     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke ĉina vicĉefministro Wang Yang ĉeestos Internacian Nordpolusan Forumon en Arkhangelsk en norda Rusio de la 28a ĝis la 31a de marto.

Proparolanto Hua Chunying diris, ke Wang estis invitita de rusa vicĉefministro Dmitry Rogozin.

Hua diris ankaŭ, ke dum la vizito al Rusio, Wang ankaŭ okazigos kune kun Rogozin la renkontiĝon de prezidantoj de la komuna komisiono por regula kunveno de ĉina kaj rusa ĉefministroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin