Ĉina sendito ĉeestos kvinan ĝenevan intertraktadon pri Sirio

(GMT+08:00) 2017-03-22 20:14:50     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj anoncis merkrede, ke Xie Xiaoyan, speciala sendito de la ĉina registaro pri la siria demando, ĉeestos la kvinan ĝenevan intertraktadon pri la siria demando, kun la celo agi kiel mediacianto por antaŭenigi la intertraktadon kaj fari konstrueman klopodon kaj kontribuon por politika solvado de la siria demando.

Proparolanto Hua Chunying diris en gazetara konferenco, ke la kvina ĝeneva intertraktado komenciĝis ĵaŭde, kaj ĝi estos la unua intertraktado, okazigita laŭ interkonsentitaj temoj inter la siria registaro kaj la opozicioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin