La perspektivoj de muzik-instruado kaj okcidenta opero en Ĉinio. Intervjuo al la itala tenoro Fabio Serani

(GMT+08:00) 2017-03-22 10:28:21     Redaktoro:Mirinda

 

Intervjuis lin Alessandra Madella

Lastatempe la Artkolegio de Kunming dungis ok novajn eksterlandajn geinstruistojn, por fortigi sian oferon pri okcidenta muziko kaj aliaj fakoj. Unu el ili estas Fabio Serani, tenoro kaj kant-instruisto el Italio. Li tre afable konsentis esti intervjuata por Ĉina Radio Internacia pri la perspektivoj de muzik-instruado kaj okcidenta opero en Ĉinio, kaj pri sia intereso pri Esperanto.

D: Bonvolu paroli al ni pri via fono kiel juna, sed jam fam-konata opera tenoro.

R: Direblas ke mi tute hazarde eniris en la faman Konservatorion Santa Cecilia en Romo. Vi povas imagi ke mia patro preskaŭ havis infarkton, ĉar mi tiam brile pasintis ankaŭ la enirekzamenon por la inĝenieria fako de la universitato La Sapienza en Romo. Male mi elektis sekvi pasion por kanto kaj spektaklo, kiu gvidis min ekde infaneco. Bonŝance mi povis studi kun iuj el la plej grandaj vivantaj sopranoj, kiel Renata Scotto kaj Daniela Dessi, kun la tenoroj Gianni Bavaglio kaj Michael Sylvester, kaj kun la argentina pianisto Rolando Nicolosi, kies ĉina famo senegalas. Mi opere debutis kun CARMEN en 2009, kaj ekde tiam mi kantis operojn en multaj italaj kaj eksterlandaj teatroj. En 2015 mi gajnis la internacian konkurson de la Roma muzikfestivalo. Lastmonate la Artkolegio de Kunming afable donis al mi libertempon por aperi kiel ĉefa kantisto en roma produktado de RUSTIKA KAVALIRECO (CAVALLERIA RUSTICANA) de Pietro Mascagni. Dum ĝi mi havis la plezuron labori kun la fama reĝisoro Enrico Stinchelli, muzika kritikisto de la itala radi-televido RAI. Kaj mi ĵus estis selektata por la ĉefa rolo en MASKERADA BALO (BALLO IN MASCHERA) de Giuseppe Verdi fare de la Eksperimenta Lirika Teatro de Spoleto, kies intereso estas mondskale unu el la plej grandaj honoroj por junaj operaj kantistoj.

D: Kiam vi ekinteresiĝis en la ĉina mondo de okcidenta muziko?

R: En 2009 la Konservatorio Santa Cecilia portis nin en Ĉinion. Dum tiu turneo ni kantis la meson de Schubert en la Nacia Centro de Spektaklaj Artoj en Pekino. Sed litere direblas ke Marco Polo malfermis al mi la pordojn de Ĉinio. Fakte en 2012 mi estis selektita por itala, aŭstra kaj kroata kunproduktado de la opero MARCO POLO fare de la itala komponisto Daniele Zanettovich, el urbo Triesto. Ni prezentis ĝin en la bele moderna teatro de la kroata urbo Rjieka. Mi tiam ekkonis la grandan latvian baritonon Valdis Jansons, kiu ĉi monate kantos la ĉefan rolon de CARMEN en la ĉina urbo Chengdu. Li proponis al mi aŭdicii por la iSing! festivalo de Suzhou, sub la arta direktado de la fama ĉin-usona kantisto Hao Jiang Tian. Estis tute mojosa sperto. En 2014 kaj 2015 ni baziĝis en Suzhou, sed ankaŭ kantis en Pekino por la klasik-muzika kanalo de la ĉina televido, CCTV 15. Ni prezentis modernan aranĝon de la fama ĉina tradicia kanto BELA JASMENO, kiu miksiĝis kun la fina koruso de la opero TURANDOT de Giacomo Puccini. Ĉi jare ni povis kunlabori kun la fama ĉina orkestrestro Yu Long en Shanghai. Krome en 2015 Rolando Nicolosi kunportis min en turneo en la nordon de Ĉinio.

D: Kiel ŝajnas al vi la perspektivoj de okcidenta opero en Ĉinio?

R: Certe Ĉinio estas lando, en kiu opero daŭre kreskantas. Italio nun fortranĉas kultur-investojn. Male Ĉinio plialtigas ilin kaj ebligas realigi produktadojn, kiuj en Italio ne plu eblus. Ekzemple oni povas mencii la grandajn oper-produktadojn de la Nacia Centro de Spektaklaj Artoj, kun fremdaj kaj ĉinaj artistoj, kiuj havas spertojn de studado kaj laborado je la plej altaj internaciaj niveloj. Ankaŭ ĉi tie en Kunming estas potencialo por granda kresko, kiel mi povas vidi de la pasio brulanta en la okuloj de miaj gestudentoj. La riĉaj teknikaj ekipaĵoj de la teatroj, kiujn mi vidis ĝis nun, konsentus realigi modernajn reĝisoradojn, samtempe respektante la klasikajn tradiciojn. La ĉinaj voĉoj estas kutime brilaj eĉ en ĉiutaga parolado. Ili do potence tre taŭgas por kanti okcidentan operon, ĉar— bone trejnitaj— ili povas facile superi la orkestron. Iuj el la voĉ-tembroj de miaj gestudentoj estas tre raraj kaj aprezataj en eŭropaj teatroj. Sed por kultivi ilian naturan talenton bezonatas zorga studado de lirika kanto kaj de la itala lingvo, kaj la ebleco daŭre konfrontiĝi kun la ekzemplo de bonaj eksterlandaj gekantistoj. Pro tio lastmonate la Artkolegio invitis la italan sopranon Michela Varvaro instrui mallongan perfektigan kurson kaj planas daŭrigi sian internacian strebon en tiu senco.

D: Kiaj estis viaj spertoj de la okcidenta muzika mondo de Kunming?

R: En Kunming mi konatiĝis kun la juna, ege talenta orkestrestro Hu Xingyu. Mi esperas povi kunlabori kun li estonte por realigi festivalon de klasika muziko en Yunnan. Dank'al li mi konatiĝis kun la fama orkestrestro Zhu Qiyuan. Li kutime baziĝas en Chengdu, sed ofte venas al Kunming por gvidi la lokan simfonian orkestron. Lastatempe mi spektis lian koncerton de Johannes Brahms kaj Jean Sibelius. Kunparolante post la koncerto, mi povis kompreni, ke ankaŭ li vidas grandajn perspektivojn por la plia kreskado de okcidenta klasika muziko en Kunming.

D : Kion vi pensas pri la instruado de ĉina tradicia muziko en la Artkolegio?

R: Certe ili sentas ĝin kiel pli proksima muzikformo kaj por la geinstruistoj estas pli facile fari ĉion. Do ankaŭ la gestudentoj povas atingi elstarajn rezultojn en ĉina tradicia muziko, inkluzive de ĝiaj riĉaj naciaj heredaĵoj. Estas pli malfacile rilate al okcidenta muziko, ĉar ĝi ne apartenas al ilia baza kulturo. La kant-tekniko tute malsamas. Okcidenta kanto nepre bezonas malaltan laringon, dum ĉinaj artistoj kutime kantas pere de alta laringo, ĉar iliaj tradiciaj instrumentoj havas pli mallaŭtan sonon komprare kun okcidenta orkestro. Teorie eblus kanti ĉin-maniere pere de okcidenta tekniko, ĉar ĝi pli potencas. Sed estus tre malfacile la malo.

D: Kion vi opinias pri Esperanto kaj la daŭra agado por ĝi fare de la Artkolegio?

R: Mi ekaŭdis pri Esperanto en Italio, studante por ekzameno pri lingvistiko en la universitato Romo III, kie mi studis kaj instruis en la Departmento de Arto, Muziko kaj Spektaklo. Mi ekscivolemis kiam mi aŭdis ke Esperanto estas preskaŭ la dua oficiala lingvo de la Artkolegio, post la ĉina. Do mi informiĝis kaj mi ekkomprenis ion pli pri la internacia lingvo kaj ĝia kerna ebleco meti ĉiujn kunparolantojn sur la saman nivelon de egaleco. Ĉiuj fremdlandaj instruistoj de la Artkolegio ricevis lernolibron kaj ni ekstudis ĝin iomete. Mi opinias ke Esperanto povas doni aliron al pli vastaj kulturaj sferoj. En tiu ĉi senco, se vere la kongreso de TEJO okazos en Kunming en julio 2017, ĝi povus esti bonega ŝanco por Kunming gastigi eventon je monda resono kaj por la kolegio pli famiĝi dank'al sia Esperanta agado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin