Konkursaĵo por "Teo kaj Amo" --La sekreto de amo (Vjetnamio)

(GMT+08:00) 2017-03-28 16:03:12     Redaktoro:Ĝoja

Estas 4 geaktoroj en la filmeto. Yue Lao, lia edzino, la viro kaj la virino. Yue Lao estas Dio de Amo kaj Geedziĝo. Li revenis hejmen post 3000 jaroj por revidi sian edzinon. Ĝuante la feliĉon kun la edzino, iu venas al li por plendi kial la edzino forlasis sin por edziniĝi kun alia viro. Yue Lao kaj lia edzino uzis TEON kiel sekreto de amo por helpi al ili kunigi.



Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO) estas la organizaĵo kiu oficiale reprezentas la junajn esperantistojn en Vjetnamio. VEJO fondiĝis en 2004 kiel faka sekcio de Vjetnama Esperanto Asocio (VEA) kaj ekde la jaro 2005 estas landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).

Dum lasta tempo, VEJO estas tre konata en la regiono kaj en la mondo danke al sia sukceso en organizado de Esperanto-aranĝoj kaj sia aktiva agado en Esperanto-Movado. Malsupre resumas ĉefajn kaj elstarajn agadojn de VEJO:

- En 2003, sukcese organizis la 63-an IJK-on en Hanojo, Vjetnamio.
- En 2012, kunlaborinte kun VEA kunokazigis la 97-an UK-on en Hanojo, Vjetnamio.
- En 2012, organizis la 68-an IJK-on en Hanojo, Vjetnamio.
- En 2009, vjetnamaj gejunuloj helpe okazigis la 29an Komunan Seminarion (Esperanto-aranĝo inter Ĉinio, Japanio, Koreio kaj Vjetnamio)
- Ekde 2012, VEJO okazigas 4 SOREN-ojn (Somera Renkontiĝo) respektive en 2013, 2014, 2015 kaj 2016, kiu allogis partoprenon de kaj landaj kaj eksterlandaj esperantistoj.
- En 2014, la 33a KS estis sukcese organizita de VEJO.

Mi estas Nepo Nguyen, 29 jara el Vjetnamio. Nuntempe mi aktivas en Esperanto kiel Komisiito pri Landa Agado en Azio kaj Prezidanto de Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO).

Mi esperantiĝis en 2007 kiam okazis la IJK – 63 en Hanojo, Vjetnamio. Tiam mi estis studentino de fremdlingva universitato – Vjetnama Nacia Universitato kie estis kongresejo de la IJK. Siatempe, mi estis tiom scivolema pri la „stranga lingvo" nomata Esperanto kaj ege volis serĉi ŝancon iĝi helpanto de tia internacia kongreso; rezulte, mi aliĝis al la kurso de Esperanto. Ekde tiam, kontribuis iomete al nia movado, ekzemple:

+ Estis volontulo de IJK-63, 2007 en Hanojo, Vjetnamio
+ Estis volontulo de KS-29, 2010 en Hanojo, Vjetnamio (Komuna Seminario inter Koreio, Ĉinio, Japanio kaj Vjetnamio)
+ Estis LKK-ano de IJK-68, 2012 en Hanojo, Vjetnamio
+ Trejnadis volontulojn por UK-97 kaj IJK-68
+ Estis organizanto de Soren (Somera Renkontiĝo) 2013, 2014, 2015, kaj 2016 kaj plurajn aliajn renkontiĝojn inter vjetnamaj junuloj kaj fremduloj
+ Gvidis kursojn de Esperanto en la Vjetnama Nacia Universitato
+ Kunorganizis KS-33 (2014) en Hoĉiminh urbo
+ Estas Komitatano de VEA (Vjetnama Esperanto-Asocio), membro de Trejnado-komisiono
+ Estas Prezidanto de VEJO
+ Estas Prezidanto de VIS (Vjetnama ILEI Sekcio)
+ Estas komisiito de TEJO pri Landa Agado en Azio
+ Kontribuas al aliaj agadoj de VEA kaj VEJO.

Mi nomiĝas Mung Bui (Feliĉa), esperantistino el Vjetnamio. Ĉijare mi estas 24 jara.

Mi esperantistiĝis en 2011, tiam mi estis studentino. En 2012, mi partoprenis en la 97a UK kaj la 68a IJK en Hanojo kiel helpantino. La tempo, kiam mi partoprenis en la du kongresoj donis al mi multajn belajn memoraĵojn, spertojn en Esperantujo kaj motivas min daŭre aktivi en Esperanto movado ĝis nun.

Ekde tiam, kontribuis iomete al nia movado, ekzemple:
+ Estis volontulo de IJK-68 kaj UK-97, 2012 en Hanojo, Vjetnamio
+ Estis organizanto de Soren (Somera Renkontiĝo) 2013, 2014, 2015, kaj 2016 kaj plurajn aliajn renkontiĝojn inter vjetnamaj junuloj kaj fremduloj
+ Kunorganizis KS-33 (2014) en Hoĉiminh urbo
+ Estas Ĝenelara sekretarino de VEJO
+ Kontribuas al aliaj agadoj de VEA kaj VEJO.


Mi nomiĝas Bui To Tam (Kora), esperantistino el Vjetnamio. Ĉi jare mi estas 24 jara.

Mi esperantistiĝis en 2011 kiel unu helpantino por la IJK-68 kaj UK-97 en Hanojo. Spertinte Esperantujon en tiu somero, mia amo kun Esperanto estis formita, nutrita kaj daŭre grandiĝas ĉiu tage. Mi volas kontrobui al Esperanto movado, tial mi agas dum la lastaj kvin jaroj, ekzemple:

+ Estis organizanto de Soren (Somera Renkontiĝo) 2013, 2014, 2015, kaj 2016 kaj plurajn aliajn renkontiĝojn inter vjetnamaj junuloj kaj fremduloj
+ Kunorganizis KS-33 (2014) en Hoĉiminh urbo
+ Estas komitatanino de VEJO
+ Kontribuas al aliaj agadoj de VEA kaj VEJO.

Saluton!

Mia plena nomo estas Tran Thi Hoan, juna esperantistino el Vjetnamio. Mi eklernis Esperanton en 2011 kaj unu jaron poste mi esperantistiĝis. Ekde tiam mi agadas en multaj areoj kiel Edukado, Trejnado kaj Informado. Mi nun rolas kiel Vic-prezidanto de VEJO (Vjetnama Esperantista Junulara Organizo).

Jen resumo pri miaj spertoj en Esperantujo dum lasta tempo:

+ Estis volontulo de IJK-68 kaj UK-97, 2012 en Hanojo, Vjetnamio
+ Gvidas Esperanto-kursojn ekde la jaro 2013.
+ Estis organizanto de Soren (Somera Renkontiĝo) 2013, 2014, 2015, kaj 2016 kaj plurajn aliajn renkontiĝojn inter vjetnamaj junuloj kaj fremduloj.
+ Prizorgas pri Informado de VEA (Vjetnama Esperanto-Asocio) ekde 12/2014.
+ Kunorganizis la 33an KS (Komuna Serminario) en Hoĉiminh urbo en 2014.
+ Estas Vic-Prezidanto de VEJO ekde 2016.

Mia nomo estas Ngoc kaj estas komencanto nun.

Mi ĵus lernis Esperanton kvar monatoj antaŭe. Fakte, aŭdante pri Ensperanto sufiĉe longe antaŭe sed mi ne elkomprenis pri ĝi kaj ne lernis ĝin tuje, do mi vere bedaŭris ke mi maltrafis multajn interesajn eventojn. Kvar monatoj antaŭe, vidante miajn geamikojn preparantajn por la 60-jara jubileo de Vjetnama Esperanto-Asocio kaj iliajn amuzajn spertojn, mi decidis esperantiĝi. Nun mi amas Esperanton kaj vere volas iĝi aktiva esperantisto.

Kvankam, mi ne havas multe da spertoj en Esperanto-lando, sed mia esperantistaj amikoj kaj aliaj esperantistoj multe kaj entuziasme helpis min dum lernado kaj agado. Ili kuraĝigas min partopreni en enlandaj kaj eksterlandaj Esperanto-aranĝoj. Lastatempe, mi partoprenis la 60a jara jubileo de VEA. Danke al tiu evento, mi konatiĝis kun multe da esperantistoj, kiuj estas tre tre bonkoraj kaj afablaj. Ĝi estis valora sperto, kio helpis al mi kompreni Esperanton pli bone kaj profunde.

Videblas ĉiuj konkursaĵoj ĉe https://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/filme.htm
Interreta Voĉdonado por 10 filmetoj plej ŝatataj Tempo: 21a, Feb. – 10 Apr. 2017
Por la premio de publiko, bv. voĉdoni el filmetoj ĉe https://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/filme.htm  

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin