Premiita filmeto por "Teo kaj Amo"  --- Mi soifas!

(GMT+08:00) 2017-05-23 17:24:25     Redaktoro:Ĝoja

"Mi soifas" estas komputilfarita kaj amuza filmeto por infanoj.

Du fratinoj serĉas la ĝustan trinkaĵon. Ili renkontas diversajn homojn dum ilia irado. Sed la trinkaĵoj kiuj ili ricevas ne plaĉas al la eta fratino. Finfine ili trovas la ĝustan!

Daniel Voss kaj Åsa Voss

Ni estas familio, kiu vivas en norda Germanio. Daniel estas germano kaj Åsa (Osa) estas svedino. Hejme ni parolas kaj la germanan kaj la svedan. Antaŭ multaj jaroj ni eklernis Esperanton. Eĉ la knabinoj jam parolas iom de la lingvo internacia.

Daniel estas bankisto. Nuntempe li laboras en galerio. Li ĉiam vivis en norda Germanio, proksime de Hamburgo.

Åsa estas fremdlingva korespondantino. Ŝi nuntempe laboras ĉe funebristo. Dum ŝia infanaĝo, ŝi vivis en diversaj landoj kaj finfine restis en Germanio.

Jemina havas dek unu jarojn, ŝi estas gimnazianino kaj ludas la pianon.

Johanna estas dekjara gimnazianino kaj ludas la transversan fluton.

Ni estas tre kreativa en nia libertempo. Ni ĉiuj emas ludi teatron. Ĉe la lasta "Teo kaj Amo" -konkurso ni jam partoprenis kun nigra/blanka mallonga filmo nomata „La mirinda teskatolo".

Ni ŝatas vojaĝi kaj viziti multajn landojn en la mondo.

 

Videblas ĉiuj konkursaĵoj ĉe https://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/filme.htm

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin