Novaĵoj (Marto 23)

(GMT+08:00) 2017-03-23 16:48:47     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 23a de marto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉina prezidanto sendis kondolencan mesaĝon al brita reĝino pro terorista atako; ĉina ĉefministro faras oficialan viziton al Aŭstralio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis kondolencan mesaĝon al brita reĝino Elizabeth II pro terorista atako en Londono. Li forte kondamnis la teroristan atakon, profunde funebris pri la senkulpaj mortintoj kaj sincere kondolencis la vunditojn kaj familiojn de la viktimoj.

Xi diris en sia mesaĝo, ke terorismo estas komuna malamiko de la internacia komunumo; Ĉinio firme oponas terorismon de ĉiaj formoj kaj volas fortigi kunlaboron kun Britio kaj la internacia komunumo kaj pozitive agi por protekti la sekurecon de la du landoj kaj la mondo.

Merkrede posttagmeze okazis terorisma atako apud brita parlamenta domo en la urba centro de Londono. Vespere de la sama tago la brita polico deklaris, ke 5 homoj mortis en la atako kaj 40 aliaj estis vunditaj.

Brita ĉefministro Theresa May okazigis urĝan kunvenon rilate al la evento por diskuti solvan rimedon. Post la kunveno ŝi publikigis deklaron ekster la ĉefministrejo por forte kondamni la terorisman atakon, kaj diris, ke tio estas abomeninda kaj ekstreme malbona terorisma atako.

Theresa May diris en la deklaro, ke Britio ne altigos la nivelon de terorisma minaco pro tiu atako, kaj restigas la duan nivelon sensanĝa. Ŝi diris, ke ĉia ajn perforta atako, kiu celas venki britan valoron, estos kondamnita al fiasko.

Franca prezidento François Hollande merkrede esprimis solidarecon kun britaj aŭtoritatoj kaj popolo post atakoj proksime al la parlamenta domo en Londono.

Hollande diris, "Ni esprimas nian solidarecon kaj apogon al la brita popolo kaj ĉefministro Theresa May. Ni devas kompreni, ke terorismo estas maltrakvilo por ni ĉiuj, kaj Francio, kiu estis atakita multfoje, povas scii tion, kion la brita popolo suferas hodiaŭ."

Hollande ankaŭ alvokis ellabori eŭropan planon kaj difini ĉiujn kondiĉojn por respondi al ĉi tiuj atakoj.

Tri francaj studentoj, kiuj estis en lerneja vojaĝo en Londono, kiam la atako okazis, estis vunditaj kun unu en serioza stato.

En la atako, priskribita kiel "terorista" atenco, aŭto estis stirita sur la ponto Westminster, kolizante kontraŭ pasantoj, kaj vundante plurajn homojn kaj tri policoficirojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang atingis la aŭstralian ĉefurbon Kanbero merkrede nokte por oficiala vizito kaj okazigo de la 5a renkontiĝo inter ĉina kaj aŭstralia ĉefministroj laŭ invito de aŭstralia ĉefministro Malcolm Turnbull. Lia edzino Cheng Hong akompanas lin.

Aŭstralia ministro pri komerco, turismo kaj investo Steven Ciobo, aliaj altnivelaj oficialuloj kaj ĉina ambasadoro al Aŭstralio Cheng Jingye salutis la ĉinan ĉefministron en la flughaveno.

Li diris, ke ĉi-jare estas la 45a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio. La duflankaj rilatoj kaj kunlaboro bone disvolviĝis kaj efektive profitigis la du popolojn. Li esperis malfermi novan estontecon de la dulanda kunlaboro en diversaj kampoj kaj antaŭenpuŝi daŭran sanan kaj stabilan disvolvadon de la duflankaj rilatoj surbaze de reciproka respekto, egaleco, kunlaboro kaj komuna gajno.

Lastatempe la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio fariĝis varma diskuttemo de aŭstraliaj amaskomunikiloj. Partaj aŭstraliaj fakuloj kaj erudiciuloj opinias, ke la vizito de ĉefministro Li aldonas novan movforton al la dulandaj rilatoj en la nova periodo kaj estas oportuna.

En la tago de ekveturo al Aŭstralio, lia artikolo Antaŭenpuŝi Ĉina-Aŭstraliajn Rilatojn estis publikigita en la aŭstralia konata ĵurnalo Aŭstraliano. Li diris en sia artikolo, ke dum la vizito li diskutos kun la aŭstralia flanko kiel trakti tutmondajn demandojn en la nuna situacio de multaj necertecoj kaj manko de direktosento. Li esperas, ke dum la vizito, Ĉinio kaj Aŭstralio povos konsiliĝi kiel turni la nunajn defiojn en historiajn okazojn kaj kune laboros por aldoni movforton al la dulandaj rilatoj kaj la mondo. Ĉio ĉi ĝuste estas opinio subtenata de aŭstraliaj fakuloj kaj erudiciuloj, kiuj alte atentas la dulandajn rilatojn.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio kaj Usono atingis unuanimecon pri disvolvado de rilatoj en la spirito de ne-konflikto, ne-alfrontado, reciproka respekto kaj kungajna kunlaboro dum vizito de usona ŝtatsekretario Rex Tillerson al Pekino.

Proparolanto Hua Chunying diris, ke tiu spirito estas la ĝusta vojo por harmonia kunekzisto de la du gravaj landoj.

Ŝi respondis la demandon pri reaserto de la principo fare de Tillerson. La esprimo de Tillerson ricevis kritikojn de iuj usonaj scienculoj kaj eksaj oficialuloj. Iuj amaskomunikiloj diris, ke la reaserto de Tillerson estas diplomatia triumfo por Ĉinio.

Hua diris, ke tio ne povas esti prenita kiel ies triumfo, ĉar la principo de ne-konflikto, ne-alfrontado, reciproka respekto kaj kungajna kunlaboro estis bona sperto por la stabila kresko de ĉina-usonaj rilatoj en la lastaj jaroj kaj meritas esti daŭrigita. Ĉinio volas plibonigi komunikadon kaj interkomprenon kun Usono, cementi fidon, konvene pritrakti disputojn, pligrandigi kunlaboron sur duflankaj, regionaj kaj multflankaj niveloj kaj akceli novan progreson de duflankaj rilatoj en nova deirpunkto.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede en Pekino, ke estas malvera la raportita plano pri konstruado de stacio de media monitorado sur la insulo Huangyan en la Suda Ĉina Maro.

Proparolanto Hua Chunying faris la rimarkojn en ĉiutaga gazetara konferenco. Ŝi diris, ke la starpunkto de Ĉinio pri la insulo Huangyan estas konsekvenca kaj klara, kaj Ĉinio atribuas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Filipinoj, alte taksas la nunan tendencon de bona disvolviĝo kaj bonigos plu duflankajn rilatojn.

En la nomo de la Ĉina Societo de la Ruĝa Kruco, Jia Guide, ĉina ambasadoro al Peruo, merkrede donacis 100 mil usonajn dolarojn al la Perua Societo de la Ruĝa Kruco por helpi rekonstruon de perua regiono trafita de granda inundo.

Jia diris, ke Peruo alfrontas la plej grandan inundon de 20 jaroj, kaj la ĉina registaro donas atenton al tiu katastrofo kaj esprimas profundan kondolencon pro la perdoj de vivoj kaj posedaĵoj. Li aldonis, ke la Ĉina Societo de la Ruĝa Kruco liveras urĝan humanitaran monhelpon al Peruo por helpi mildigon de la katastrofo kaj kontribui al la batalo de la perua popolo kontraŭ la inundo.

Maria Josephina Garcia Roca, prezidanto de la Perua Societo de la Ruĝa Kruco, dankis Ĉinion pro la helpo, dirante, ke la mondonaco el Ĉinio estos uzata tute por helpi la suferintojn en lokoj plej grave trafitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin