Yang Hui: mi neniam ŝanĝos mian revon

(GMT+08:00) 2017-03-23 10:30:47     Redaktoro:Li Lu

En la jaro 2012, Yang Hui fondis la kompanion "imall research", kiu ĉefe liveras servojn pri donitaĵa analizo kaj proponojn por solvi problemojn de aĉetocentroj kaj komercistoj, kaj komencis sian entreprenadan vojon. En la pasintaj jaroj, Yang Hui kaj ŝia grupo ekspluatis du interretajn produktojn: "imall" kaj "weiyuan". Samtempe ŝia kompanio realigis regeneradon kaj avancadon.

Kio estas la simileco kaj diferenco inter "imall" kaj "weiyuan"? Yang Hui respondis:

"Donitaĵo estas bazo de 'imall' kaj 'weiyuan', tio estas ilia simileco. Tamen, 'imall' multe celas ligi donitaĵon, komercon kaj konsumantojn, la konsumantoj respondas demandojn surrete por gajni kuponojn donitajn de komercistoj. 'Weiyuan' celas plaĉi al la konsumantoj, ĝi estas fota divida retplatformo, kiu pli multe zorgas la originajn enhavojn kreitajn de uzantoj. La uzantoj povas serĉi, beligi siajn fotojn, ili ankaŭ povas fari babiladojn kaj sociajn kontaktojn."

En la jaro 2016, Yang Hui trovis, ke la produkto "imall" estas nematuriĝa interreta produkto, do ŝi decidis haltigi la ekspluatadon de ĝi kaj multe zorgis la kompanian kreadon kaj avancadon de la alia produkto "weiyuan". Yang Hui diris, ke ili ambaŭ estas ŝiaj perzorgaj produktaĵoj, la retiriĝo de "imall" ne signifas, ke ĝi estas malbona. Ŝi faris la decidon ĉar por la krea procezo de interretaj produktoj oni devas direkti la okulojn al la venontaj tri ĝis kvin jaroj.

"Mi trovis ke la produkto 'imall' ne havas similan kaj maturiĝan modelon en Ĉinio kaj eksterlandoj, kaj la funkciiga maniero 'inter enreto kaj eksterreto' de 'imall' estas limigita de lokoj kaj donitaĵa kresko, kaj eĉ multaj ĉinaj fortaj kompanioj ne sukcesis en tia modelo. Aliflanke, mia ĉefa celo estas 'donitaĵo', do kiam mi konis la usonan programeron 'wishbone', mi sentis ke mi trovis pli ĝustan direkton, do mi komencis disvolvi la produkton 'weiyuan'. Fakte laŭ mia opinio, ne ekzistas 'weiyuan' sen 'imall'."

Yang Hui diris, ke la produkto "wishbone" el usono multe inspiris ŝin, ĝi havas grandajn donitaĵojn kaj fortan analizan kapablon, ĝi ne nur plaĉas al la konsumantoj sed ankaŭ liveras bonkvalitajn servojn al komercistoj. Yang Hui menciis, ke ili enmetas multajn ĉinajn elementojn en la prudukton "weiyuan". Ĝis nun la sumo de uzantoj de "weiyuan" estas 3 milionoj da homoj, ĉiutage cent miloj da homoj uzas ĝin. Ili ne nur venas el Ĉinio, sed el Sud-Koreio, Japanio kaj Kanado, ktp. Yang Hui diris,

"La modelo "inter enreta kaj eksterlanda" estis tro varma en la jaro 2014 kaj 2015, sed en la pasinta jaro, la temperaturo evidente malpliiĝis. La modelo estas ŝajne kiel falsa temo, ĉar ĝi estas procezo kun malrapida efikeco kaj rapida konsumeco. La uzantoj foriros kiam vi ne plu donas subvencion al ili. Sed 'weiyuan' bone solvis la problemon, la uzantoj uzas la produkton pro siaj plaĉoj kaj iom post iom ili komencas kutime uzas ĝin."

En la jaro 2016 Yang Hui gajnis investon de 6,75 milionoj da juanoj, ĉijare la sumo de la duafaza investo estas 30 milionoj da juanoj. Yang Hui diris, ke "weiyuan" ankoraŭ ne realigas la komerciĝon, ŝi bezonas atendi la bonan ŝancon.

"Kiam 3 milionoj da homoj aktivas en nia platformo ĉiumonate, ni povos realigi komerciĝon. Tiele ni povos pli bone kaj bonkvalite servos niajn komercistojn. Sur la platformo 'weiyuan', uzantoj dividas siajn vivmanierojn pere de fotoj, ekzemple kiel vesti, manĝi kion, uzi kian poŝtelefonon, ktp. La procezo estas la plej origina reklamo. Kiam ni helpas diversajn markojn fari populariĝojn, ni nur bezonas fari la plej bonkvalitajn konkretigojn al ili."

De "imall" ĝis "weiyuan", danke al la spirito de kreeco kaj persisteco, Yang Hui realigis sukcesan avancadon. Ŝi diris, ke kiel fari pionirajn laborojn, kiel venki la konkurajn kompaniojn, kiel sukcese gajni investon kaj bone uzi gin, kiel multigi uzantojn kaj senĉese plibonigi produkton…, ĉio ĉi tute estas grava problemo, sed Yang Hui diris, ke ŝi neniam ŝanĝos sian revon pri donitaĵo kaj entreprenado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin