Li Keqiang komencis oficialan viziton en Aŭstralio

(GMT+08:00) 2017-03-23 13:34:25     Redaktoro:Shanshan

Ĉina ĉefministro Li Keqiang atingis la aŭstralian ĉefurbon Kanbero merkrede nokte por oficiala vizito kaj okazigo de la 5a renkontiĝo inter ĉina kaj aŭstralia ĉefministroj laŭ invito de aŭstralia ĉefministro Malcolm Turnbull. Lia edzino Cheng Hong akompanas lin.

aŭstralia ministro pri komerco, turismo kaj investo Steven Ciobo, aliaj altnivelaj oficialuloj kaj ĉina ambasadoro al Aŭstralio Cheng Jingye salutis la ĉinan ĉefministron en la flughaveno.

Li diris, ke ĉi-jare estas la 45a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio. La duflankaj rilatoj kaj kunlaboro bone disvolviĝis kaj efektive profitigis la du popolojn. Li esperis malfermi novan estontecon de la dulanda kunlaboro en diversaj kampoj kaj antaŭenpuŝi daŭran sanan kaj stabilan disvolvadon de la duflankaj rilatoj surbaze de reciproka respekto, egaleco, kunlaboro kaj komuna gajno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin