Franca prezidento esprimas solidarecon kun Britio

(GMT+08:00) 2017-03-23 14:57:16     Redaktoro:Yu Rongkang

Franca prezidento François Hollande merkrede esprimis solidarecon kun britaj aŭtoritatoj kaj popolo post atakoj proksime al la parlamenta domo en Londono.

Hollande diris, "Ni esprimas nian solidarecon kaj apogon al la brita popolo kaj ĉefministro Theresa May. Ni devas kompreni, ke terorismo estas maltrakvilo por ni ĉiuj, kaj Francio, kiu estis atakita multfoje, povas scii tion, kion la brita popolo suferas hodiaŭ."

Hollande ankaŭ alvokis ellabori eŭropan planon kaj difini ĉiujn kondiĉojn por respondi al ĉi tiuj atakoj.

Tri francaj studentoj, kiuj estis en lerneja vojaĝo en Londono, kiam la atako okazis, estis vunditaj kun unu en serioza stato.

En la atako, priskribita kiel "terorista" atenco, aŭto estis stirita sur la ponto Westminster, kolizante kontraŭ pasantoj kaj vundante plurajn homojn kaj tri policoficirojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin