Ĉina prezidanto sendis kondolencan mesaĝon al brita reĝino pro terorista atako

(GMT+08:00) 2017-03-23 14:59:13     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis kondolencan mesaĝon al brita reĝino Elizabeth II pro terorista atako en Londono. Li forte kondamnis la teroristan atakon, profunde funebris pri la senkulpaj mortintoj kaj sincere kondolencis la vunditojn kaj familiojn de la viktimoj.

Xi diris en sia mesaĝo, ke terorismo estas komuna malamiko de la internacia komunumo; Ĉinio firme oponas terorismon de ĉiaj formoj kaj volas fortigi kunlaboron kun Britio kaj la internacia komunumo kaj pozitive agi por protekti la sekurecon de la du landoj kaj la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin