Ĉinio forte kondamnas teroristan atakon en Londono

(GMT+08:00) 2017-03-23 17:57:05     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde en Pekino, ke Ĉinio forte kondamnas teroristan atakon apud la brita parlamentejo en Londono.

La vendreda atako mortigis almenaŭ kvin homojn, inkluzive de la suspektata kriminto, kaj vundis proksimume 40 aliajn, inkluzive de ĉina turisto.

Proparolanto Hua Chunying diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉefministro Li Keqiang kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi sendis kondolencajn mesaĝojn respektive al la brita flanko. Ŝi diris, "Ni funebras pri la viktimoj kaj esprimas nian simpation al la vunditoj kaj la familioj de la viktimoj." Ŝi aldonis, ke Ĉinio oponas terorismon de ĉia formo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin