Okazis intertraktado inter ĉina kaj aŭstralia ĉefministroj

(GMT+08:00) 2017-03-23 19:24:50     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĵaŭde matene en la aŭstralia ĉefurbo Kanbero ĉina ĉefministro Li Keqiang faris intertraktadon kun sia aŭstralia kolego Malcolm Turnbull.

Li diris, ke en la pasintaj 45 jaroj post la starigo de diplimatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio, la amikeco inter la du flankoj profundiĝis kaj kunlaboro en diversaj kampoj senĉese disvolviĝis. Ĉinio volas labori plu kun Aŭstralio surbaze de la principo de egleco kaj reciproka respekto pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj por firmigi politikan reciprokan fidon, fortigi strategian komunikadon, plibonigi la kvaliton de pragmata kunlaboro kaj certigi stabilan kaj sanan disvolvadon de la rilatoj.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio volas grandigi sian malfermon al la ekstero kaj labori kun la aŭstralia flanko por antaŭenigi disvolvadon de ekonomiaj kaj komercaj rilatoj, liberigi kaj faciligi plu komercon kaj investon per efektivaj agoj, kaj aldoni longedaŭran movforton al disvolvado de la monda ekonomio.

Turnbull diris, ke rilatoj kaj kunlaboro inter la du landoj senĉese profundiĝis, kaj altnivelaj kontaktoj fariĝis pli oftaj. La aŭstralia flanko volas profundigi reciprokan konfidon kaj stabiligi rilatojn kaj kunlaboron inter la du flankoj. Turnbull aldonis, ke la aŭstralia flanko volas labori kun la ĉina flanko por ke la monda liberkomerco helpu dungadon kaj ekonomian kreskon de diversaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin