Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun aŭstralia ĝeneral-gubernatoro

(GMT+08:00) 2017-03-23 20:30:22     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĵaŭde posttagmeze laŭ loka tempo en Kanbero ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun aŭstralia ĝeneral-gubernatoro Peter Cosgrove.

Li transdiris sinceran saluton de ĉina prezidanto Xi Jinping al Cosgrove. Li diris, ke amikeco inter Ĉinio kaj Aŭstralio profundiĝis kaj duflanka kunlaboro en diversaj kampoj estis daŭre antaŭenigita. La ĉina flanko volas labori kun la aŭstralia flanko surbaze de reciproka respekto kaj egaleco por vastigi la spacon de pragmata kunlaboro, grandigi interpopolajn interŝanĝojn kaj pli multe profitigi la du popolojn. Li diris, ke popoloj ne povas havi trankvilon aŭ feliĉon sen paco kaj stabileco. En la nuna situacio la ĉina flanko volas labori kun la aŭstralia flanko por protekti regionan stabilecon kaj mondan pacon, plibonigi la sistemon de monda regado dum antaŭenigo de tutmondiĝo, oponi protektismon kaj eligi pozitivan signalon por konstruado de aperta monda ekonomio.

Cosgrove bonvenigis la ĉinan ĉefministron viziti Aŭstralion. Li diris, ke Australio kaj Ĉinio ambaŭ estas pacamaj landoj, kaj la aŭstralia flanko ŝatas vidi fortan kreskon de la ĉina ekonomio kaj kredas, ke Aŭstralio profitos de tio. Li aldonis, ke la aŭstralia flanko volas senĉese grandigi kontaktojn kaj kunlaborojn inter la du landoj sur diversaj niveloj kaj en ĉiuj kampoj kaj antaŭenigi plu la rilatojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin