Koncepto pri komunumo de komuna futuro estis skribita en rezolucion de Homrajta Konsilio de UN

(GMT+08:00) 2017-03-24 12:43:51     Redaktoro:Selena

Nun la Homrajta Konsilio de la UN okazigas sian 34an sesion en Ĝenevo. La sesio ĵaŭde adoptis du rezoluciojn pri "ekonomia, socia kaj kultura rajtoj" kaj "rajtoj pri nutraĵoj", la rezolucioj ankaŭ klare menciis "konstruadon de komunumo de komuna futuro por la homaro". Tio estis la unua fojo, ke la koncepto pri komunumo de komuna futuro por la homaro estis skribita en rezolucion de la Homrajta Konsilio de la UN, kaj tio markis, ke la koncepto fariĝas grava parto de la internacia homrajta sistemo.

La enskribo de la koncepto reflektis la komunan konsenton de la internacia komunumo. Ĉinio, laŭ alkonduko de la koncepto, aktive partoprenos kaj gvidos reformojn de la sistemo de la tutmonda homrajta regado kaj akcelos longedaŭran kaj sanan disvolvadon de la internacia homrajta afero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin