Novaĵoj (Marto 24)

(GMT+08:00) 2017-03-24 17:02:08     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 24 de marto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio kaj Aŭstralio promesis plialtigi komercan ligitecon; efektiviganto de londona atako estis identigita. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĵaŭde tagmeze en la aŭstralia parlamentejo en Kanbero ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis bonvenigan bankedon aranĝitan de aŭstralia ĉefministro Malcolm Turnbull, kaj faris parolon.

Posttagmeze Li Keqiang renkontiĝis kun aŭstralia ĝeneral-gubernatoro Peter Cosgrove.

Li transdiris sinceran saluton de ĉina prezidanto Xi Jinping al Cosgrove. Li diris, ke amikeco inter Ĉinio kaj Aŭstralio profundiĝis kaj duflanka kunlaboro en diversaj kampoj estis daŭre antaŭenigita. La ĉina flanko volas labori kun la aŭstralia flanko surbaze de reciproka respekto kaj egaleco por vastigi la spacon de pragmata kunlaboro, grandigi interpopolajn interŝanĝojn kaj pli multe profitigi la du popolojn. Li diris, ke popoloj ne povas havi trankvilon aŭ feliĉon sen paco kaj stabileco. En la nuna situacio la ĉina flanko volas labori kun la aŭstralia flanko por protekti regionan stabilecon kaj mondan pacon, plibonigi la sistemon de monda regado dum antaŭenigo de tutmondiĝo, oponi protektismon kaj eligi pozitivan signalon por konstruado de aperta monda ekonomio.

Cosgrove bonvenigis la ĉinan ĉefministron viziti Aŭstralion. Li diris, ke Australio kaj Ĉinio ambaŭ estas pacamaj landoj, kaj la aŭstralia flanko ŝatas vidi fortan kreskon de la ĉina ekonomio kaj kredas, ke Aŭstralio profitos de tio. Li aldonis, ke la aŭstralia flanko volas senĉese grandigi kontaktojn kaj kunlaborojn inter la du landoj sur diversaj niveloj kaj en ĉiuj kampoj kaj antaŭenigi plu la rilatojn.

La ĉina ĉefministro renkontiĝis tiutage ankaŭ kun Stephen Parry, prezidanto de la aŭstralia Senato, Tony Smith, prezidanto de Ĉambro de Reprezentantoj, kaj Bill Shorten, prezidanto de Aŭstralia Labor-Partio.

Ĉefministro Li diris en intertraktado kun sia aŭstralia paralelulo Malcolm Turnbull, ke estos pozitiva signalo al la tuta mondo, ke ambaŭ flankoj apogos komercan kaj investan liberigon kaj subtenos la nunan tutmondan komercan sistemon.

Li atingis Kanberon merkrede nokte por sia unua oficiala vizito al la oceania lando post la enoficiĝo en 2013. Dum la kvintaga restado, Li kaj Turnbull okazigos la kvinan jaran renkontiĝon de la du ĉefministroj. Ili ankaŭ ĉeestos forumon pri ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Aŭstralio.

Li rimarkigis, ke leviĝas protektismo, kaj fronte al diversaj tutmondaj defioj, Ĉinio volas kunlabori kun Aŭstralio kaj aliaj landoj por subteni la pacon kaj stabilecon de la azi-pacifika regiono kaj la mondo. Li diris, ke en la pasintaj 45 jaroj de diplomatiaj rilatoj, Ĉinio kaj Aŭstralio senĉese profundigis amikecon kaj akiris grandajn atingojn en multaj kampoj. Li akcentis, ke Ĉinio kaj Aŭstralio devas respekti unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj en spirito de egaleco, kaj la du flankoj devas klopodi por cementi politikan konfidon, fortigi strategian komunikadon, altgradigi pragmatan kunlaboron, kaj tiel subteni la sanan kaj stabilan disvolvadon de duflankaj rilatoj.

Turnbull aklamis la striktajn rilatojn kaj kunlaboron kaj oftan altnivelan komunikadon inter Ĉinio kaj Aŭstralio. Li diris, ke Aŭstralio profundigos reciprokan konfidon kun Ĉinio kaj subtenos la bonan tendencon de duflankaj rilatoj. Li aldonis, ke antaŭenigi tutmondan liberkomercon kondukos al pli alta dungiteco kaj ekonomia kresko.

La londona polico diris ĵaŭde, ke ili kredas, ke la homo respondeca pri la merkreda atako en Westminster estis formale identigita kiel Khalid Masood.

La Brita Brodkasta Kompanio raportis, ke Masood, 52-jara, estis naskita en Kent, kaj detektivoj kredas, ke li loĝis lastatempe en la Okcident-Midlands. La londona polico diris en deklaro, ke estis neniu antaŭa informo pri lia intenco lanĉi teroristan atakon.

La Homrajta Konsilio de la UN okazigas sian 34an sesion en Ĝenevo. La sesio ĵaŭde adoptis du rezoluciojn pri "ekonomia, socia kaj kultura rajtoj" kaj "rajtoj pri nutraĵoj", la rezolucioj ankaŭ klare menciis "konstruadon de komunumo de komuna futuro por la homaro". Tio estis la unua fojo, ke la koncepto pri komunumo de komuna futuro por la homaro estis skribita en rezolucion de la Homrajta Konsilio de la UN, kaj tio markis, ke la koncepto fariĝas grava parto de la internacia homrajta sistemo.

Israela ĉefministro Netanyahu diris merkrede dum sia intervjuo kun la novaĵ-agentejo Xinhua, ke Israelo kaj Ĉinio decidis starigi novigeman ampleksan partnerecon okaze de la 25a datreveno de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, kio havas gravan signifon kaj estas la plej bona pritakso de la atingoj de la du landoj en komunikado.

Invitite de sia ĉina kolego Li Keqiang, Netanyahu faris oficialan viziton al Ĉinio de la 19a ĝis la 22a de marto. Dum lia restado la du flankoj anoncis starigon de novigema ampleksa partnereco.

Hispana civila savorganizo diris ĵaŭde, ke ili trovis du renversitajn ŝipojn de rifuĝintoj, kaj laŭ pritakso, pli ol 250 homoj malaperis kun tre malgranda ebleco de postvivo.

Savantoj diris, ke ili trovis nur kvin kadavrojn proksime al la renversitaj ŝipoj, kaj la mortintoj estis en la aĝo de 16 ĝis 25 jaroj. La savorganizo diris, ke ili taksis, ke ĉiu ŝipo povus porti pli ol 120 homojn, tial la nombro de la malaperintoj eble kalkuliĝus pli ol 250. Pasis jam unu tago, tial estas tre malgranda ebleco de postvivo de la malaperintoj.

La Alta Komisarejo de la UN pri Rifuĝintoj diris ĵaŭde vespere, ke ili estis konsternitaj de la novaĵo pri renversiĝo de la du ŝipoj. Laŭ donitaĵoj de la komisarejo, en la lasta jaro pli ol 300 mil rifuĝintoj vojaĝis tra la maro de Mediteraneo por atingi Italion aŭ Grekion, kaj almenaŭ 5 000 el ili mortis dum la vojo.

Ĉina delegito al la Unuiĝintaj Nacioj ĵaŭde alvokis subteni la konstruadon de Afrika Rezerva Forto kaj rapide reaga forto kaj plialtigi la kontinentan kapablon de kolekta sekureco.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la rimarkojn en kunveno pri Somalio, okazigita de la Sekureca Konsilio de la UN. Liu diris, ke Somalio eniris ŝlosilan etapon de nacia rekonstruo, kaj ĝiaj sekureco kaj humaneca situacio restas nefirmaj precipe pro senbridaj teroristaj aktivecoj kaj lastatempa malsato.

Michael Keating, speciala reprezentanto de la ĝenerala sekretario de la UN pri Somalio, diris en la kunveno, ke pli ol ses milionoj da somalianoj - duono de la tuta loĝantaro – nun bezonas helpon. Preskaŭ tri milionoj, ĉefe virinoj kaj infanoj, inkluzive de kreskanta nombro da senhejmuloj vivantaj en mizeraj kondiĉoj, postulas tujan vivsavan subtenon.

La 15-membra konsilio unuanime adoptis rezolucion, kiu pluvalidigas la mandaton de la Helpa Misio de la UN en Somalio ĝis la 16a de junio 2017.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin