Li Keqiang parolis en bonveniga bankedo de aŭstralia ĉefministro

(GMT+08:00) 2017-03-24 12:45:44     Redaktoro:Shanshan

Ĵaŭde tagmeze en la aŭstralia parlamenta domo en Kanbero, ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis la bonvenigan bankedon, organizitan de aŭstralia ĉefministro Malcolm Turnbull, kaj faris parolon. La bankedon ĉeestis pli ol 400 homoj, inkluzive de parlamentanoj el Senato kaj Ĉambro de Reprezentantoj de Aŭstralio, personoj el industria, komerca, sciencteknika, eduka kaj aliaj kampoj, kaj fremdlandaj ambasadoroj kaj diplomatoj en Aŭstralio.

Li Keqiang diris en la parolo, ke rilatoj kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Aŭstralio estas tre striktaj. Lia vizito unue celas antaŭenpuŝi liberkomercon. Frontante al la ekonomia tutmondiĝo, oni devas kapti la ŝancon kaj solvi demandojn dum la disvolvado.

Lia dua vizitcelo estas akceli regionajn stabilecon kaj pacon. Disvolvi ekonomion kaj plibonigi popolan vivon bezonas stabilan regionan medion kaj pacan internacian medion. Teni pacon estas historia kultura tradicio de Ĉinio. Do Ĉinio persiste marŝas sur la vojo de paca disvolvado. Tio ne nur estas heredo de la tradicio, sed ankaŭ estas bezono de Ĉinio por realigi nunajn kaj estontecajn interesojn. Ĉinio bezonas pacon dum la evoluigo, tamen neniam pretendos hegemonion.

La tria vizitcelo de Li Keqiang estas por reciproka respekto, profundigo de kunlaboro kaj fortigo de civilizacia interŝanĝo kaj reciproka lernado. Ĉinio ĉiam persistas en la politiko pri sendependeco kaj paco, kaj persiste marŝas sur la vojo laŭ la propra trajto. Ĉinio volas kune kun Aŭstralio akceli harmonian kunekziston de diversaj civilizacioj, striktigi interpopolajn interŝanĝojn, plifortigi kunlaboron en eduko, turismo, sporto kaj aliaj kampoj kaj krei pli vastan estontecon de la duflankaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin