Fokusoj de la Semajno (Mar. 24)

(GMT+08:00) 2017-03-24 10:23:08     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis kondolencan mesaĝon al brita reĝino Elizabeth II pro letala terorista atako en Londono, kiu mortigis kvin homojn kaj vundis 40 aliajn merkrede.

En sia mesaĝo, Xi forte kondamnis la teroristan atakon kaj funebris pri la senkulpaj viktimoj. Nome de la registaro kaj popolo de Ĉinio kaj en sia nomo, Xi esprimas sinceran simpation al la vunditoj kaj la familioj de la mortintoj.

Xi diris en la mesaĝo, ke terorismo estas la komuna malamiko de la internacia komunumo. Ĉinio firme oponas ĉian terorismon kaj volas fortigi kunlaboron kun Britio kaj la internacia komunumo kaj fari pozitivan strebon por protekti sekurecon de la du landoj kaj la tuta mondo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj vizitanta israela ĉefministro Benjamin Netanyahu anoncis marde en Pekino la starigon de novigema ampleksa partnereco inter la du landoj.

En ilia renkontiĝo, Xi laŭdis la progreson de duflankaj rilatoj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 25 jaroj. Li diris, ke noviga kunlaboro helpis daŭran kreskon de tutaj rilatoj, kaj la starigo de tiu partnereco akcelos novigan kunlaboron kaj alportos pli da profitoj al la du popoloj.

Netanyahu esprimis la persiston de Israelo en la politiko de unu Ĉinio, urĝante utiligi la oportunon de la nova partnereco por fortigi kunlaboron en la kampoj de pura energio, agrikulturo, investo, financo kaj medicinaj servoj.

Laŭ komuna deklaro publikigita marde, la du landoj konsentas striktigi interŝanĝojn inter junaj teknikaj personoj kaj kunlaboron en komunaj laboratorioj, la tutmonda centro de teknika transdono, novigaj parkoj kaj centro de noviga kunlaboro.

Ĉinio kaj Israelo atendas pli striktan kunlaboron en regado de aerpoluo, traktado de rubaĵoj, media monitorado, konservado kaj purigo de akvo kaj aliaj altteknikaj kampoj.

Xi vokis al ambaŭ landoj plibonigi politikan komunikadon, kunordigi disvolvajn strategiojn kaj fortigi kunlaboron en ŝlosilaj kampoj, kiel ekzemple akvaj resursoj, agrikulturo, medicina servo kaj pura energio.

La Disvolva Programo de la Unuiĝintaj Nacioj publikigis la Raporton pri Homa Disvolvado 2016 marde en la sveda ĉefurbo Stokholmo, dirante, ke la plej marĝenigitaj grupoj ankoraŭ estis postlasitaj en prioritatigitaj aferoj de la monda disvolvado.

La raporto, nomata Homa Disvolvado por Ĉiuj, diris, ke en la pasintaj 25 jaroj, la homa disvolvado akiris multajn rimarkindajn atingojn, tamen ankoraŭ multaj homoj estis postlasitaj, kaj multaj nemezureblaj sistemaj obstakloj ankoraŭ devas esti forigitaj. Por certigi daŭripovan disvolvadon de la homaro kaj favori ĉiujn, la urĝa bezono estas atribui gravecon al la ekskluzivitaj grupoj kaj forigi tiujn obstaklojn per efektivaj agoj.

La raporto diris, ke preskaŭ en ĉiu lando estas vundeblaj grupoj, kaj la defioj alfrontataj de tiuj grupoj ofte superkuŝas unu alian, kio pliigas la vundeblecon, grandigas la diferencojn kaj malfaciligas al ili egalpaŝi kun disvolvado de la mondo. La raporto atentigis, ke ankaŭ evoluintaj landoj devas trakti la defiojn el malriĉeco kaj socia ekskluziveco. Pli ol 300 milionoj da relative malriĉaj homoj vivas en evoluintaj landoj, kaj pli ol triono de ili estas infanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin