Ĉefministro Li: ĉina-aŭstralia kunlaboro ne celas trian partion

(GMT+08:00) 2017-03-24 20:09:04     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris vendrede, ke ĉina-aŭstralia kunlaboro ne cela iun ajn trian partion kaj estas neniu tia demando elekti flankojn en aŭstraliaj rilatoj kun Ĉinio kaj Usono,.

Li, kiu estas en oficiala vizito al Aŭstralio de merkredo ĝis dimanĉo, faris la komenton en komuna gazetara konferenco kun sia aŭstralia kolego Malcolm Turnbull post ilia jara renkontiĝo en Kanbero.

Li diris, "Pri ĉina-usonaj rilatojn kaj ĉina-aŭstraliaj rilatoj, Ĉinio sekvas sendependan eksteran politikon de paco kaj ni scias, ke ankaŭ Aŭstralio decidas sian propran eksteran politikon laŭ siaj naciaj kondiĉoj. Ĉinio ĉiam opinias, ke landoj, grandaj aŭ malgrandaj, estas egalaj kaj devas respekti kaj trakti unu alian sur egala bazo, kaj Ĉinio disvolvas rilatojn kun aliaj landoj en malferma kaj inkluziva maniero. Ĉinio esperas, ke ĉina-aŭstralia kunlaboro ne nur faros bonon al la du landoj, sed ankaŭ alportos bonon al aliaj landoj. Tiu kunlaboro ne alportos malutilon al aliaj landoj nek estos direktita al ajna tria partio. Ni kredas, ke ni ambaŭ estas sub la gvidado de la vizio de tutmonda paco, regiona stabileco kaj libera komerco, kaj ni ĉiu faras niajn proprajn decidojn laŭ la avantaĝoj de ĉiu kazo. Ne estas tia demando elekti flankojn."

Turnbull diris, ke la duflankaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas unu el la plej gravaj por la prospero, sekureco kaj stabileco de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin