21 amaskomunikilaj gvidantoj atingis komunajn opiniojn pri Kunlabora Organizo de Aziaj Amaskomunikiloj

(GMT+08:00) 2017-03-24 12:40:12     Redaktoro:Pluveta

La 23an de marto okazis Rondtabla Kunveno de Amaskomunikilaj Gvidantoj sub la Jarkunveno de Boao-Forumo por Azio 2017. 21 amaskomunikilaj gvidantoj el 15 landoj faris diskuton pri nova estonteco de kunlaboro de aziaj amaskomunikiloj. Ili atingis pluapaŝajn komunajn opiniojn pri establiĝo de Azia Amaskomunikila Kunlabora Organizo. Ĝis nun jam membriĝis 23 en- kaj ekster- landaj amaskomunikiloj.

La Rondtabla Kunveno de Amaskomunikilaj Gvidantoj estis organizita de Boao-Forumo por Azio, Ĉina Radio Internacia kaj Ĉina Asocio de Publika Diplomatio.

En la lastjara kunveno 13 amaskomunikiloj el 8 landoj atingis unuapaŝan planon por establi Kunlaboran Organizon de Aziaj Amaskomunikiloj. Ĉi-jare fortiĝis la komunaj opinioj. Wang Gengnian, prezidanto de la rondtabla kunveno kaj direktoro de Ĉina Radio Internacia, diris, ke efike altigi internacian diskonigan kapablon kaj parolan rajton estas komuna opinio de aziaj amaskomunikiloj. Establiĝo de Kunlabora Organizo de Aziaj Amaskomunikiloj estas komuna volo de aziaj spektantoj. Transkultura diskonigo estas efika rimedo por akceli komunikadon de popolanoj. Baldaǔ aperos la nova organizo, kiu akcelos la diskonigan kapablon kaj internacian influforton de aziaj amaskomunikiloj kaj faros kontribuon por interesoj de azianoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin