Prokrasto de emeritiĝo vekis multe da diskutoj en Aŭstralio

(GMT+08:00) 2017-03-25 15:13:24     Redaktoro:Xiong Shan


La averaĝe homa vivdaŭro de la aŭstralianoj atingis 82 jarojn. Tamen nun ili emeritiĝas en la aĝo de 65 jaroj. Pro tio, la registaro vizaĝas al grandega premo pri pensio. La registaro decidis preni rimedojn por tiu malfacilo, nome plupaŝe prokrasti la emeritan aĝon. Kaj tiu faro vekis multe da diskutoj.

En 2015 la aŭstralia registaro jam havis planon altigi la emeritan aĝon al 70 jaroj. Laŭ la plano, en la jaro 2023 aŭ 2024, la aĝo de pensiiĝo komenciĝos de 67a jaro, kaj en 2035, de 70a jaro. Do la homo, kiu naskiĝis en 1965, pensiiĝos en sia 70a jaro.

Kontraŭ tiu prokrasto de emeritiĝo, kiu vekis multe da diskutoj en Aŭstralio, multaj homoj oponas. Se la registaro altigos la emeritan aĝon, do ĝi devas ellabori respondan politikon por akcepti maljunajn laborantojn. Tiu politiko devus certigi, ke la maljunuloj povus trovi laboron, kaj ne suferus maljustecon pro la maljuna aĝo. Ĝis nun, tia politiko ne ekzistas.

Por kvietigi diskutojn, la registaro anoncas kompenson pro prokrasto de emeritiĝo. Ekzemple en 2014, la kompenso estis 1552 aŭstraliaj dolaroj, nome ĉirkaŭ 8000 juanoj. Kaj se la longeco de prokrasto de emeritiĝo pliiĝus, do la premio pli multiĝus. Se oni prokrastus emeritiĝon je 4 jaroj, do la premio atingus preskaŭ 25 mil aŭstraliajn dolarojn, nome ĉirkaŭ 110 mil juanojn. Pro tiu premio, lastatempe malfortiĝas la oponado kontraŭ prokrasto de emeritiĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin