Li Keqiang kaj Malcolm Turnbull kune ĉeestis al la 2a Forumo de Ĉinaj-Aǔstraliaj Provincestroj

(GMT+08:00) 2017-03-25 10:17:27     Redaktoro:Pluveta

Posttagmeze de la 24a de marto laǔ la loka tempo ĉina ŝtata ĉefministro Li Keqiang kaj aǔstralia ĉefministro Malcolm Turnbull kune ĉeestis al la 2a Forumo de Ĉinaj-Aǔstraliaj Provincestroj kaj faris parolon. Provincestroj de Jiangsu, Henan, Hubei kaj tiel plu, kaj respondeculoj de 8 aǔstraliaj provincoj kune ĉeestis al la forumo.

Li Keqiang diris, ke lokaj kunlaboroj estas neforigebla parto de la rilatoj inter Ĉinio kaj Aǔstralio. La ĉina registaro alte atentas kaj subtenas lokajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn de la du flankoj. Ĉinio kaj Aǔstralio jam havas centojn da ĝemelaj provincoj kaj urboj. Lokaj kunlaboroj havas riĉajn fruktojn, kiuj profitigis la du popolojn kaj kreis novan epokon de la dulandaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin