Xi Jinping sendis salutmesaĝon por Jarkunveno de Boao-Forumo por Azio 2017

(GMT+08:00) 2017-03-25 10:52:57     Redaktoro:Pluveta

Inaǔguro de la Jarkunveno de Boao-Forumo por Azio 2017

La 25an de marto ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis salutmesaĝon por la Jarkunveno de Boao-Forumo por Azio 2017.

Xi Jinping montris, ke 16 jarojn post establiĝo de Boao-Forumo ĝi ludis gravan rolon por akordigi aziajn konojn, antaǔenpuŝi kunlaborojn kaj altigi influoforton de Azio. Kiel gastiganto Ĉinio tre ĝojas pri la fruktoj de la forumo kaj dankas sinsekvajn konsilanojn, konsilistojn kaj personojn el diversaj rondoj pro iliaj kontribuoj.

Xi Jinping emfazis, ke ĉi-jare la ĉeftemo de la forumo Rekta Vizaĝo al Estonteco de Tutmondiĝo kaj Libera Komerco montras la atenton de la internacia komunumo, precipe de aziaj landoj, al ekonomia tutmondiĝo. Xi Jinping esperas, ke la ĉeestantoj kune kontribuu saĝecon por solvi la problemojn en monda kaj regiona ekonomioj, kaj kune antaǔenpuŝu la pli viglan, enhavan kaj kontinuigeblan procezon de ekonomia tutmondiĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin