Li Keqiang kaj Turnbull kune spektas matĉon de la aŭstralieska futbalo

(GMT+08:00) 2017-03-26 15:03:52     Redaktoro:Xiong Linping

Posttagmeze de la 25a de marto laŭ la loka tempo, en Sidnejo, la ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj la aŭstralia ĉefministro Malcolm Turnbull kune spektis matĉon de la aŭstralieska futbalo.

La aŭstralieska futbalo, kiu havas historion de pli ol 150 jaroj, estas unu el la plej ŝatataj sportoj en Aŭstralio. Tiun tagon la matĉo okazis inter la du teamoj: Sydney Swans kaj Port Adelaide Power.

Li Keqiang diris, ke civilizacio brilas multkolore tiam, kiam en ĝi sin trovas diverseco, kaj ke Ĉinio bonvenigas, ke la aŭstralianoj manifestu la ĉarmon de la aŭstralieska futbalo en Ĉinio kaj, pere de sporta kaj kultura interŝanĝoj, faru amikecan ponton, por ke sin kunligu Ĉinio kaj Aŭstralio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin