La balotado por ĉefestro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono en la kvina mandato komenciĝis je la 9a antaŭtagmeze de la 26a de marto. Preskaŭ 1 200 membroj de la Elekta Komitato sinsekve venis al la ĉefa batolejo instalita en la Honkonga Konferenca kaj Ekspozicia Centro kaj faris sekretan balotadon.
Kaj la tri kandidatoj laŭvice estas: John Tsang Chun-wah, Carrie Lam Cheng Yuet-ngor kaj Woo Kwok-hing.
La batolado finiĝis je la 11a. La rezulto de tiu ĉi batolado baldaŭ anonciĝos, kaj la venkinto ĉe la elekto fariĝos ĉefestro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono en la kvina mandato.