La 26an de marto Leung Chun Ying, la ĉefestro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, faris deklaron pri la rezulto de la elekto por honkonga ĉefestro de la kvina mandato.
Leung Chun Ying diris: "Mi elkore gratulas, ke s-rino Carrie Lam Cheng Yuet-ngor elektiĝis kiel ĉefestro kaj hodiaŭ raportos al la centra popola registaro la rezulton de la elekto."
Li aldonis ankaŭ, ke li kaj tiu ĉi registaro transdonos la povon al la nova ĉefestro kaj plenforte subtenos la preparan laboron de la nova registaro.