Posttagmeze de la 25a de marto malfermiĝis la branĉa forumo pri la Suda Ĉina Maro, organizita de la Ĉina Instituto pri la Suda Ĉina Maro, kadre de la Boao-Forumo por Azio 2017. Tiu ĉi branĉa forumo okazas du tagojn, kun la temo: "Konstruo de la Surmara Silka Vojo de la 21a Jarcento kaj Kuna Disvolvado de la Regiono tra la Suda Ĉina Maro: Eblo kaj Kunlaboro en la Nova Situacio". Preskaŭ cent honoraj gastoj kaj fakuloj el pli ol dek landoj ĉeestis la forumon.